Joseph Henry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Henry
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1797 (1797-12-17)
en Albany
Morto 13-an de majo 1878 (1878-05-13) (80-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Tombo Oak Hill Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater The Albany Academy
Subskribo Joseph Henry
Okupo
Okupo fizikisto • universitata instruisto • inĝeniero • meteologo • arthistoriisto
Verkoj elektromagneta indukto
vdr
Joseph Henry

Joseph HENRY (17-a de decembro 1797 en Albany, Usono - 13-a de majo 1878 en Vaŝingtono) estis grava usona fizikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Henry lernis la profesion de horloĝisto kaj arĝentforĝisto, lia avo estis enmigrinto el Skotlando.

En 1826 Henry fariĝis profesoro pri matematiko kaj naturfilozofio ĉe Albany Academy kaj en 1827 li komencis esplorojn pri elektro.

Verko[redakti | redakti fonton]

Lia ĉefa laboro estis en la fako de elektromagnetismo, kie li malkovris la fenomenon de memindukto.

Efiko[redakti | redakti fonton]

Honore al li la SI-unuo de elektra induktanco estis nomita henro (simbolo H).

Smithsonian Institution, kiun li gvidis kiel unua sekretario, starigis monumenton honore al li.

Literaturo[redakti | redakti fonton]