Joseph Martin Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Martin Fischer
germana politikisto
Persona informo
Joschka Fischer
Naskonomo Joseph Martin Fischer
Naskiĝo 12-an de aprilo 1948 (1948-04-12) (75-jaraĝa)
en Gerabronn
Religio katolika eklezio vd
Etno hungariaj germanoj vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Grunewald vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Johannes-Gutenberg-Schule en Stutgarto vd
Partio Alianco '90/La Verduloj vd
Subskribo Joseph Martin Fischer
Familio
Edz(in)o Minu Barati vd
Profesio
Okupo politikisto • verkisto de nefikcio • lobiisto • atleto • entreprena konsultiĝisto • universitata instruisto • mediprotektulo vd
Aktiva en BonnoWiesbaden vd
Ministro pri eksteraj aferoj de Germanio
Dum 1998 - 2005
Antaŭulo Klaus Kinkel
Sekvanto Frank-Walter Steinmeier
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Joseph Martin Fischer

Joseph Martin (Joschka) FISCHER [JOŜka FIŜer] (naskiĝis la 12-an de aprilo 1948) estas germana politikisto kaj estinta vickanceliero kaj ministro pri eksteraj aferoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fischer naskiĝis en Gerabronn. La gepatroj de Fischer estis hungari-germanaj kaj devis forlasi Budapeŝton en 1946.

Ekde 1967 li aktivis en la studenta movado kaj en la APO. Ekde 1968 li vivis en Frankfurt am Main kaj estis gasto en la universitato por aŭskulti Theodor W. Adorno, Jürgen Habermas kaj Oskar Negt. Li ankaŭ legis verkojn de Karl Marx, Mao Zedong kaj Georg Wilhelm Friedrich Hegel. Li laboris en diversaj okupoj.

Tamen li ne finstudis. En tiu ĉi tempo li amikiĝis kun Daniel Cohn-Bendit. Fischer estis membro de diversaj radikalaj maldekstraj kaj militantaj grupoj kaj partoprenis en stratbataloj.

En la jaro 1971 li laboris en la fabriko Opel en Rüsselsheim por interesigi la laboristojn pri politiko kaj konvinki ilin al revoluciaj celoj. Tiu ĉi laboro ne gajnis sukceson, kaj post duona jaro li perdis tiun ĉi okupon.

Ekde 1976 ĝis 1981 li laboris kiel taksiŝoforo en Frankfurto ĉe Majno.

Diversaj okazaĵoj en la jaro 1977, kiel ekzemple la murdo de Hanns Martin Schleyer kaj la forrabo de la aviadilo "Landshut", komencis ŝanĝi lian menson, kaj li forlasis finfine sian radikalan, perforteman sintenon rilate al la politiko.

Li estis unu el la fondintoj de la verda partio "Die Grünen", kies ano li fariĝis en 1982. Unu jaron poste li gajnis sufiĉe da voĉoj por eniri la germanan federacian parlamenton, sed en 1985 li forlasis tiun ĉi postenon.

Samjare en Hesio formiĝis la unua registaro konsistanta el socialdemokratoj kaj verduloj. Ĉefministro estis Holger Börner, Fischer fariĝis ŝtatministro por mediprotektado kaj energio. Jam dum la ĵuriga ceremonio li, vestite per stratvestoj kaj blankaj sportŝuoj, kaŭzis atenton.

En februaro 1987 li perdis sian postenon, ĉar la verduloj per ultimato postulis la renversigon de la registara permeso por la nuklea entrepreno "Alkem". Dum la balotoj en aprilo 1987 gajnis la kristdemokrata CDU, kiu formis koalicion kun la liberaldemokrata FDP. Fischer ricevis postenon en la Hesia landa parlamento kaj fariĝis estro de la verda frakcio.

Dum la balotoj en 1991 la reganta koalicio malgajnis kaj la ruĝ-verda koalicio regajnis la potencon, ĉi-foje kun Hans Eichel kiel ĉefministro. Joseph Martin Fischer denove fariĝis ministro por mediprotektado kaj energio, krome anstataŭanto de la ĉefministro kaj ŝtatministro por federaciaj aferoj.

En oktobro 1994 li forlasis ĉiujn postenojn en Hesio. La 16-an de oktobro, kiam la verduloj finfine reakiris sufiĉe da voĉoj por eniri la federacian parlamenton, li tie kune kun Kerstin Müller fariĝis parolisto de la frakcio de Bündnis 90/Die Grünen.

En 1995 li en sia partio kaŭzis disputon, ĉar li rompis la strikte pacifisman karakteron de sia partio, pledante por la konservado de la protektaj zonoj de la Unuiĝintaj Nacioj en Bosnio-Hercegovino per militaraj rimedoj.

Dum la baloto en aŭtuno 1998 la koalicio CDU/CSU-FDP, sub kanceliero Helmut Kohl, post 16-jara regado perdis sian plimulton. Unuafoje en la federacia nivelo formiĝis koalicio inter socialdemokratoj kaj verduloj. En la nova registaro kun kanceliero Gerhard Schröder Joseph Martin Fischer fariĝis vickanceliero kaj ministro pri eksteraj aferoj.

En 1999 li subtenis la partoprenon de germanaj soldatoj en la milita interveno por fini la militon en Kosovo. Unuafoje post la Dua Mondmilito, denove germanoj partoprenis militon.

En majo 2002 Fischer fariĝis doktoro pro honoro de la universitato de Ĥajfo. Dum la balotoj 2002 por la federacia parlamento la verduloj sukcesis gajni 8,6 % de la voĉoj, kaj la koalicio plu restis.

Joseph Martin Fischer estis konsiderata multŝanca kandidato por la posteno de la ministro pri eksteraj aferoj en la Eŭropa Unio ekde 2006. En somero 2003 li tamen kune kun la kanceliero Schröder anoncis plian kandidatiĝon por la federacia parlamento en 2006.

Post la balotoj de 2005 Fischer eksiĝis el ĉiuj gvidaj postenoj en la germana registaro, la germana parlamento kaj la verda partio.