Rüsselsheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rüsselsheim
Blazono
Rüsselsheim (Germanio)
Rüsselsheim (Germanio)
DEC

Map

situo de la komunumo en la distrikto
situo de la komunumo en la distrikto
city with special status • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Groß-Gerau
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06142
Poŝtkodo 65428
Aŭtomobila kodo GG
Oficiala Municipokodo 06433012
Politiko
Komunumestro Patrick Burghardt
Adreso de la administrejo Marktplatz 4
65428 Rüsselsheim
Demografio
Loĝantaro 67277 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 0′ N, 8° 25′ O (mapo)49.9958.4119444444444Koordinatoj: 50° 0′ N, 8° 25′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 88 m
Areo 58,3 km²
Oficiala retejo http://www.ruesselsheim.de
vdr

Rüsselsheim estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio. Ĝi estas la plej granda urbo de la distrikto Groß-Gerau, havante specialan urban statuson, kaj apartenas al la administra distriktaro Darmstadt. Rüsselsheim fine de la jaro 2022 havis 67 277 loĝantojn, apartenas al la ekonomia regiono Rhein-Main ĉirkaŭ la metropolo Frankfurto ĉe Majno, kaj internacie konatas precipe pro la sidejo de la aŭtomobila konzerno Opel, parto de la usona General Motors.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas borde de la rivero Majno (rivero), nur malmultajn kilometrojn antaŭ ties enfluo en la Rejnon ĉe urbo Mainz. La urbo Frankfurto ĉe Majno troviĝas malpli ol 20 kilometrojn oriente, la urboj Mainz kaj Wiesbaden malpli ol 10 kilometrojn okcidente.

Urbopartnerecoj[redakti | redakti fonton]

Rüsselsheim havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:

Esperanto en Rüsselsheim[redakti | redakti fonton]

La "Esperanto-Grupo Verda Stelo" fondiĝis en Rüsselsheim komence de junio 1925. En 1927 aliĝis al ĝi Alfred Schmidt, kiu fariĝis post la Dua Mondmilito unua urba konsilisto, t.e. anstataŭa urbestro, kaj agadis por Esperanto ĝis sia korinfarkto dum la Germana Esperanto-Kongreso 1975.

Inter la 27-a de decembro 1962 kaj la 3-a de januaro 1963 la 6-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Rüsselsheim kaj pritraktis la temon "Ĉu naciismon sekvos internaciismo?".

La urba Esperanto-grupo mortis fine de la 1990-aj jaroj, kaj en 2007 la urba biblioteko de Rüsselsheim donacis siajn preskaŭ 200 Esperanto-librojn pro manko de spaco kaj de lokaj interesatoj al la Esperanto-Grupo Wiesbaden.

En la urboparto Friedrich-Ebert-Siedlung estas strato nomata "Zamenhofstraße", apud kiu situas samnoma infanvartejo, kiu estas unu el la plej tradiciaj porinfanaj institucioj de la urbo [1][rompita ligilo] kaj en siaj publikaĵoj atentigas pri sia nomigo laŭ la kreinto de Esperanto.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]