Mörfelden-Walldorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mörfelden-Walldorf
Blazono
Mörfelden-Walldorf (Germanio)
Mörfelden-Walldorf (Germanio)
DEC

Map

situo de la komunumo en la distrikto
situo de la komunumo en la distrikto
urbetoQ1585560 • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Groß-Gerau
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06105
Poŝtkodo 64546
Aŭtomobila kodo GG
Oficiala Municipokodo 06433008
LOCODE DE MWA
Politiko
Komunumestro Heinz-Peter Becker
Adreso de la administrejo Westendstraße 8
Demografio
Loĝantaro 35291 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 59′ N, 8° 34′ O (mapo)49.9895833333338.5661111111111Koordinatoj: 49° 59′ N, 8° 34′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 104 m
Areo 44,16 km²
Oficiala retejo https://www.moerfelden-walldorf.de/
vdr

Mörfelden-Walldorf estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio. Ĝi havas proksimume 33 000 loĝantojn, apartenas al la distrikto Groß-Gerau kaj al la administra distriktaro Darmstadt.

La urbo estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj la aŭtoŝoseoj A3 kaj A5 ligas ĝin al la malpli ol 15 kilometrojn foraj centraj regionaj urboj Frankfurto ĉe Majno norde, Darmstadt sude kaj Wiesbaden okcidente. La Flughaveno Frankfurta troviĝas tuj norde.

Historie, la loĝloko Mörfelden estas la pli malnova, mezepoka parto de la komunumo. La loĝloko Walldorf ekestis en 1699, kiam la grafo de Hesio-Darmstadt invitis plurajn familiojn de franclingvaj valdanoj forpelitaj el Francio kaj ĉi tie permesis al ili setlejon. Same la grafo ankaŭ invitis valdanojn al la komunumo Ober-Ramstadt iom sude, kaj hugenotojn al la urboj Neu-Isenburg kaj Offenbach iom oriente.

Partneraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotoj[redakti | redakti fonton]