Groß-Gerau
Groß-Gerau | ||||
|
||||
![]() situo de la komunumo en la distrikto
|
||||
---|---|---|---|---|
Federacia lando | Hesio | |||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||
Distrikto | Distrikto Groß-Gerau | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Koordinatoj | 49°55′17″N 08°28′54″O / 49.92139°N, 8.48167°OKoordinatoj: 49°55′17″N 08°28′54″O / 49.92139°N, 8.48167°O | |||
Alto super la marnivelo | 88 m | |||
Areo | 54,47 km² | |||
Loĝantaro | 24648 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Telefona antaŭkodo | 06152 | |||
Poŝtkodo | 64501–64521 | |||
Aŭtomobila kodo | GG | |||
Oficiala Municipokodo | 06433006 | |||
LOCODE | DE GRG | |||
Komunumestro | Stefan Sauer | |||
Adreso de la administrejo | Am Marktplatz 1 64521 Groß-Gerau |
|||
Oficiala retejo | http://www.gross-gerau.de | |||
Groß-Gerau estas urba komunumo en centra Germanio. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto en la distriktaro Darmstadt, la sudo de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 24 648 loĝantojn.
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Groß-Gerau kaj kvar aliaj urboj de Eŭropo interligiĝas kiel partneraj urboj:
Brignoles en suda Francio (ekde 1959),
Bruneck en Sudtirolo (Italio, ekde 1959),
Tielt en Belgio (ekde 1959) kaj
Szamotuły en Pollando (ekde 2000).
Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]
En Groß-Gerau inter alie en 1926 naskiĝis la esperantisto Werner Schad, kiu pasigis plejparton de sia vivo en Venezuelo kaj Argentino. En la nordorienta parto de la urbocentro estas strato nomata "Zamenhofstraße". Laŭ arkitekta projekto de 2012 laŭlonge de la strato ekestas ensemblo de pluraj novaj kaj samaspektigo de la jam antaŭe ekzistintaj loĝdomoj, kiu ricevis la nomon "Zamenhofquartier", do "kvartalo Zamenhof".[1]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Fotoj[redakti | redakti fonton]
|