Werner Schad
Werner Schad | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 29-an de januaro 1926 en Groß-Gerau | |
Morto | 28-an de februaro 2006 (80-jaraĝa) en Bariloĉe | |
Lingvoj | Esperanto vd | |
Ŝtataneco | Argentino Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto esperantisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Werner SCHAD (naskiĝis la 29-an de januaro 1926 en Groß-Gerau, Germanio, mortis en marto 2006 en la montaro apud Bariloche) estis germana esperantisto kaj ĵurnalisto, sed loĝis ĝis sia forpaso en Bariloche, Argentino, en la suda Patagonio. Li estis tre aktiva movade, kaj senĉese instruis la lingvon kaj klopodis organizi loke kaj regione la laborojn por Esperanto, kun kontakto kaj agado eĉ trans la Andoj, en Ĉilio.
Li devis sperti la Duan Mondmiliton kiel juna soldato. Post sia liberigo el brita militkaptitejo, li ricevis stipendion por studi en universitato. En 1950 li doktoriĝis pri lingvistiko, specialistiĝo romanidaj lingvoj.
Dum li atendis labori kiel instruisto, li faris kurson pri ĵurnalismo, kaj komencis verki por ĵurnaloj kaj revuoj. Frankfurter Allgemeine Zeitung, unu el la plej gravaj ĵurnaloj de Eŭropo, dungis lin, kaj pro lia bona kono de la hispana, sendis lin kiel korespondanton al Venezuelo, kie li kontaktiĝis kun esploristoj, kiujn li akompanis dum multaj vojaĝoj tra indiĝenaj teritorioj en Venezuelo, Brazilo, Peruo kaj aliaj.
Kiel ĵurnalisto li verkis multnombrajn artikolojn pri vojaĝoj kaj politiko sud-amerikaj por ĵurnaloj kaj revuoj de Germanio, Svislando, Hispanio, Venezuelo kaj Argentino. Multaj artikoloj de li pri politiko en Sud-Ameriko aperis en la jaroj 1960-1962 en Frankfurter Allgemeine Zeitung. Ankaŭ la Esperanto-magazino Monato aperigis plurajn artikolojn liajn ekde 1986 ĝis la lasta en 2003 (Werner Schad: ARGENTINO: Tondrulo – montego de la Andoj en Monato (2003/02, p. 18)).
En Madrido (Hispanio) kaj Caracas (Venezuelo) aperis la libroj Indios, Pantanos y Selvas (Indianoj, marĉoj kaj praarbaroj) pri vojaĝo al kaj restado kun la guarao-indianoj, kaj Negros, Blancos, Fuego Tropical (Nigruloj, blankuloj, tropika fajro) pri liaj impresoj en Venezuelo.
Pri vojaĝoj sur patagoniaj riveroj, pluraj el ili malmulte konataj, Schad publikigis en la jaroj 1980-1984 tri librojn ĉe la eldonejo Marymar en Buenos Aires (Argentino): Cruzando los Andes en canoa (Trairante la Andojn per kanuo), En canoa por ríos patagónicos (En kanuo sur patagoniaj riveroj) kaj Los ríos más australes de la Tierra (La plej sudaj riveroj de la tero).
En Esperanto aperis lia libro Kie diskriminacio justas (pri homoj, ŝtatoj kaj korupteco) (distribuata de Flandra Esperanto-Ligo) en kiu li atakas la korupton en iuj sud-amerikaj regionoj. Tion li faris ankaŭ en Monato en sia artikolo Werner Schad: KORUPTECO: Putrantaj demokratioj Arkivigite je 2013-04-25 per la retarkivo Wayback Machine en Monato (2/2001 p. 7).
Krom por Monato Werner Schad verkis ankaŭ por la argentinaj Esperanto-gazetoj Argentina Esperantisto kaj Argentina E-Vento.
Li mortis en la montaro de Bariloche, tre ŝatata de li, en marto 2006, kie lia korpo estis trovita la 27-an de marto.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo pri la trovo de lia korpo la 27-an de marto 2006 en la retejo https://web.archive.org/web/20210506034622/https://www.clarin.com/ultimo-momento/hallan-muerto-andinista-aleman-montana-bariloche_0_rkkXyqHJRFg.html] (hispane)