Diskuto:Werner Schad

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝermo en Vikipedio estas tre mallonga artikolo, ĝenerale enhavante nur unu paragrafon aŭ malpli. Do mi ne komprenas, kial iu aldonis {{ĝermo}} al tiu ĉi tutpaĝa artikolo kun amaso da informoj. PaulP 08:35, 29. Mar 2006 (UTC)

Laŭ la e-lingva artikolo li naskiĝis en Garmisch-Partenkirchen, laŭ la hispanlingva en Groß-Gerau. Ambaŭ estas en Germanio, sed en tute malsamaj regionoj, kaj la sola komunaĵo estas la komenca majusklo "G". Ĉar la hispana teksto havas pli detalajn informojn biografiajn, ekzemple la ekzaktan naskiĝdaton, kiu ĝis nun mankas en la e-lingva teksto, mi supozas ke la indiko pri Groß-Gerau estas la ĝusta. Tamen mi ne trovis aldonan eksteran referencon. ThomasPusch (diskuto) 12:31, 26 Feb. 2016 (UTC)

PS: Skribante pri referencoj: La eksteran fonton [1] pri lia morto mi aldonas al la e-lingva teksto. ThomasPusch (diskuto) 12:31, 26 Feb. 2016 (UTC)