Julian Bond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Bond
Persona informo
Julian Bond
Naskonomo Horace Julian Bond
Naskiĝo 14-an de januaro 1940 (1940-01-14)
en Naŝvilo
Morto 15-an de aŭgusto 2015 (2015-08-15) (75-jaraĝa)
en Fort Walton Beach
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater George School • Lernejo Morehouse vd
Partio Demokrata Partio vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto vd
Aktiva en Atlanta vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Horace Julian Bond (naskiĝis la 14-an de januaro 1940; mortis la 15-an de aŭgusto 2015) estis usona socia aktivisto, politikisto, edukisto, kaj verkisto. Jam kiel studento en 1960, Bond partoprenis la fondadon de SNCC, unu el la plej aktivaj organizitaj grupoj gvidantaj la Afrikusonan Civilrajtan Movadon. Li servis de 1967 ĝis 1974 en la malsupera ĉambro de la georgia parlamento, kaj de 1975 ĝis 1987 en la supera ĉambro. De 1971 ĝis 1979 Bond servis kiel la unua prezidanto de SPLC. De 1998 ĝis 2010 li prezidis la estraron de la NAACP, unu el la ĉefaj organizaĵoj celantaj progresigi usonajn nigrulojn kaj forigi la jurajn kaj sociaj barojn kontraŭ tiu progreso.[1]

Portreto pri Julian Bond en 2012, farita de Eduardo Montes-Bradley

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Koncizigita el la artikolo en la angla Vikipedio