Inocento Seriŝev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Inocento Seriŝev
Inocento Serishev.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1883 (1883-08-15)
Morto 23-an de aŭgusto 1976 (1976-08-23) (93-jara)
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg
Foto de S-ro Verigin instruante Esperanton al infanoj, produktita de Seriŝev 1916

Inocento SERIŜEV (nomata ankaŭ Innokentii SERYSHEV; naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1883 en Kudara; mortis la 23-an de aŭgusto 1976 en Aŭstralio) estis rusa esperantisto, grek-ortodoksa pastro kaj pedagogo.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

De 1906 ĝis 1917 li laboris kiel pastro en Siberio. Li okupis sin multe pri popoleduko. Dum cara reĝimo li sidis en la malliberejo pro politika akuzo kaj Sovetion li forlasis „pro ruĝa despotismo kaj arbitro“. Tri jarojn li loĝis en Japanujo, esploris la japanan eduksistemon kaj por tio piede vojaĝis 200 mejlojn. Poste li loĝis en Sydney.

En Esperantujo[redakti | redakti fonton]

Li estis esperantisto de 1910. Li estis unu el pioniroj de Esperanto en Siberio. En 1910 li faris kune kun sia fratino (Varvara N. Seriŝeva) rondvojaĝon tra 13 landoj de Eŭropo per Esperanto. Ĉiam, ĉie kaj ĉiel li propagandis Esperanton per multaj paroladoj, artikoloj, propagandaj broŝuroj kaj kursoj. Ĉiuj familianoj estis Esperantistoj. Li kunlaboris al Internacia Socia Revuo kaj aliaj Esperanto-gazetoj. Li aperigis 250-paĝan verkon pri Siberio (originalaj kaj tradukitaj verkaĵoj), 1914, kaj du centpaĝajn volumojn de revuo Oriento, Ĥarbin 1925. Ampleksaj originalaj kaj tradukitaj verkoj en manuskripto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]