Himno de Ukrainio
| Ще не вмерла України | ||
|---|---|---|
| Ŝĉe ne vmerla Ukrainy | ||
| Ukrainio ankoraŭ ne pereis | ||
| nacia himno | ||
| lando | ||
| kantoteksto | Pavlo Ĉubinskij, 1862 | |
| muziko | Miĥajlo Verbickij, 1863 | |
| ekde | 1917 | |
| muzika ekzemplo | ||
"Ŝĉe ne vmerla Ukraina"
| ||
Ŝĉe ne vmerla Ukraini i slava, i volja (ukraine Ще не вмерла України і слава, і воля) estas la titolo kaj la unua verso de la nacia himno de Ukrainio. La tekston verkis Pavlo Ĉubinskij en 1862. La melodion komponis pastro Miĥajlo Verbickij.
La verso signifas "Ankoraŭ ne mortis Ukrainio" kaj estis inspirita de la himno de Pollando, kiu komenciĝas per "Ankoraŭ Pollando ne pereis".
Ukrainlingva teksto
[redakti | redakti fonton]Ще не вмерла України і слава, і воля,
Ще нам, браття молодії, усміхнеться доля.
Згинуть наші вороженьки, як роса на сонці.
Запануєм і ми, браття, у своїй сторонці.
- Refreno:
Душу й тіло ми положим за нашу свободу,
І покажем, що ми, браття, козацького роду.
Traduko
[redakti | redakti fonton]Ankoraŭ ne mortis Ukrainiaj gloro, nek libero,
ankoraŭ ridetos al ni, junaj fratoj, la destino.
Malaperos niaj malamikoj kiel roso sub suno,
regos ankaŭ ni, fratoj, en la propra lando.
- Refreno:
Animon, korpon ni oferu por nia libero
kaj montros, ke ni, fratoj, estas de kozaka deveno.[1]
Literatura traduko
[redakti | redakti fonton]Ne jam mortis Ukrainio, nek liber’, nek gloro,
Kaj ankoraŭ al ni, fratoj, venos sortfavoro.
Kvazaǔ ros’ sub sun’ pereos malamikoj fiaj,
Tiam, fratoj, ni ekmastros Patrolandon nian.
Niajn korojn ni oferu sur liberaltaron,
Pruvu, fratoj, ke ni estas la kozakidaro!
Tradukis Viktor Jaskovec kaj Volodimir Pacjurko (Ukraina Stelo, 1991; La Lampiro, 2022.2;[2] Turka Stelo, 2022, majo).
Antaŭ la jaro 2003 la unua verso tekstis "Ankoraŭ ne mortis Ukrainio, nek gloro, nek libero" (ĝuste tiu versio estas reprezentita en la supra poezia traduko). Tamen en 2003 oni ŝanĝis la verson por eviti la implicon, ke Ukrainio estas mortonta. La esprimo "junaj fratoj" antaŭe tekstis "ukrainaj fratoj"; ĝin oni ŝanĝis por ne diskriminacii ukrainianojn de neukraina deveno.
Himno de Ukrainio ĝis la 6-a de marto 2003
[redakti | redakti fonton]| Ukraina teksto | Esperanta traduko |
|---|---|
|
Ще не вмерла України ні слава, ні воля. |
Ankoraŭ ne mortis Ukrainiaj gloro, nek libero, |
Piednotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ la teksto esperanta ankaŭ sukcesis publikiĝi en iuj internaciaj kantotekstaj retejoj, kiel ekzemple lyricstranslate.com (ukraine kaj esperante)
- ↑ prezento de la plena teksto esperanta de Viktor Jaskovec kaj Volodimir Pacjurko en La Lampiro, organo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), 2022.2; paĝo 23, en formato PDF (esperante) - sur sekvaj du paĝoj 24 kaj 25 ankoraŭ prezento de la tekstisto Pavlo Ĉubinskij
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- bela prezento de multaj infanoj kaj parte iliaj gepatroj, iuj el ili profesiaj kantistoj (unua strofo, kun skribita teksto ukraine, angle, hispane kaj france)
- same trankvila prezento per kvar violonĉeloj (sen teksto, evidente)
| ||||||||||||
