Himno de Ukrainio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nacia himno de Ukrainio)
Ще не вмерла України
Ŝĉe ne vmerla Ukrainy
Ukrainio ankoraŭ ne pereis
“Ще не вмерла України”
nacia himno
lando  Ukrainio
kantoteksto Pavlo Ĉubinskij, 1862
muziko Miĥajlo Verbickij, 1863
ekde 1917
muzika ekzemplo
"Ŝĉe ne vmerla Ukraina"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

Ŝĉe ne vmerla Ukrainy i slava, i volia (ukraine Ще не вмерла України і слава, і воля) estas la titolo kaj la unua verso de la nacia himno de Ukrainio. La tekston verkis Pavlo Ĉubinskij en 1862. La melodion komponis pastro Miĥajlo Verbickij.

La verso signifas "Ankoraŭ ne mortis Ukrainio" kaj estis inspirita de la himno de Pollando, kiu komenciĝas per "Ankoraŭ Pollando ne pereis".

Ukrainlingva teksto[1][redakti | redakti fonton]

Ще не вмерла України і слава, і воля,
Ще нам, браття молодії, усміхнеться доля.
Згинуть наші вороженьки, як роса на сонці.
Запануєм і ми, браття, у своїй сторонці.

Refreno:

Душу й тіло ми положим за нашу свободу,
І покажем, що ми, браття, козацького роду.

Traduko[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ ne mortis Ukrainiaj gloro, nek libero,
ankoraŭ ridetos al ni, junaj fratoj, la destino.
Malaperos niaj malamikoj kiel roso sub suno,
regos ankaŭ ni, fratoj, en la propra lando.

Refreno:

Animon, korpon ni oferu por nia libero
kaj montros, ke ni, fratoj, estas de kozaka deveno.

Literatura traduko[redakti | redakti fonton]

Ne jam mortis Ukrainio, nek liber’, nek gloro,
Kaj ankoraŭ al ni, fratoj, venos sortfavoro.
Kvazaǔ ros’ sub sun’ pereos malamikoj fiaj,
Tiam, fratoj, ni ekmastros Patrolandon nian.

Niajn korojn ni oferu sur liberaltaron,
Pruvu, fratoj, ke ni estas la kozakidaro!

Tradukis Viktor Jaskovec kaj Volodimir Pacjurko (Ukraina Stelo, 1991; La Lampiro, 2022.2; Turka Stelo, 2022, majo).

Antaŭ la jaro 2003 la unua verso tekstis "Ankoraŭ ne mortis Ukrainio, nek gloro, nek libero" (ĝuste tiu versio estas reprezentita en la supra poezia traduko). Tamen en 2003 oni ŝanĝis la verson por eviti la implicon, ke Ukrainio estas mortonta. La esprimo "junaj fratoj" antaŭe tekstis "ukrainaj fratoj"; ĝin oni ŝanĝis por ne diskriminacii ukrainianojn de neukraina deveno.

Himno de Ukrainio ĝis la 6-a de marto 2003[redakti | redakti fonton]

Ukraina teksto Esperanta traduko

Ще не вмерла України ні слава, ні воля.
Ще нам, браття українці, усміхнеться доля.
Згинуть наші вороженьки, як роса на сонці,
Запануєм і ми, браття, у своїй сторонці.

Душу й тіло ми положим за нашу свободу,
І покажем, що ми, браття, козацького роду.

Станем, браття, в бій кривавий від Сяну до Дону,
В ріднім краю панувати не дамо нікому;
Чорне море ще всміхнеться, дід Дніпро зрадіє,
Ще у нашій Україні доленька наспіє.

Душу, тіло ми положим за нашу свободу,
І покажем, що ми, браття, козацького роду.

А завзяття, праця щира свого ще докаже,
Ще ся волі в Україні піснь гучна розляже,
За Карпати відоб'ється, згомонить степами,
України слава стане поміж народами.

Душу, тіло ми положим за нашу свободу,
І покажем, що ми, браття, козацького роду.

Ankoraŭ ne mortis Ukrainiaj gloro, nek libero,
Ankoraŭ al ni, fratoj ukrainoj, ridetos la destino.
Malaperos niaj malamikoj kiel roso sub suno,
Regos ankaŭ ni, fratoj, en la propra lando.

Animon, korpon ni oferu por nia libero,
Kaj montros, ke ni, fratoj, estas de kozaka deveno.

Ni ekstaros, fratoj, en sangan batalon de Sano ĝis Dono,
En la gepatra lando regi ni permesos al neniu;
Nigra maro ankoraŭ ridetos, avo Dnepro gajos,
Ankoraŭ en nia Ukrainio la sorto efektiviĝos.

Animon, korpon ni oferu por nia libero,
Kaj montros, ke ni, fratoj, estas de kozaka deveno.

Kaj persista, sincera laboro ankoraŭ estos repagita,
Ankoraŭ kanto de libero vastiĝos tra Ukrainio,
Trans Karpatojn ĝi eĥiĝos, bruos en la stepo,
Gloro de Ukrainio ekstaros inter la nacioj.

Animon, korpon ni oferu por nia libero,
Kaj montros, ke ni, fratoj, estas de kozaka deveno.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]