Saltu al enhavo

Ŝablono-Diskuto:Naciaj himnoj de Eŭropo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 6 monatoj by ThomasPusch

laŭ mi la formo "nacia himno de Eŭropo" estas sensenca. "Odo al ĝojo" ne estas ja himno de nacio --Lohengrin 15:49, 15. Jul 2010 (UTC)

Unue, la ŝablono estas kreita de Ŝablono:Temo de Eŭropo.
Due, Odo al Ĝojo estas himno de nacioj apartenantaj al Eŭropo. Jen la kialo de la enigo, laŭ mi. --→ Airon 16:22, 15. Jul 2010 (UTC)
Se vere estus tia la signifo, tiam oni devus skribi "Himno de nacioj de Eŭropo" aŭ simile - la nuna nomo diras, ke ekzistas unu unueca nacio de Eŭropo, kio ja sensencas kaj malveras. --Lohengrin 19:19, 15. Jul 2010 (UTC)

La diskuto de 2010 estas jam ne plene komprenebla al mi, sed bone, ĝi historias. Tamen la nuna navigilo estas tute senŝanĝe tiu de 2010, ankoraŭ fine de 2025, preskaŭ jam en 2026, kaj ĝi havas ĉiukaze strangegan ruĝan ligilon Himno de Sikullando. Laŭ mia kompreno Sikullando estas historia geografia regiono, kiu neniam estis organizita (pseŭdo)ŝtato. Mi ne scius kie serĉi informojn pri iu "himno de Sikullando"... kie estas ĝia vikidatuma ero??? Kaj mi dubemas ke entute io tia ekzistas. Kompare, eĉ "himno de Kalmukio" (d:Q3803622), "himno de Dagestano" (d:Q2028103), "himno de Udmurtio" (d:Q1193820), "himno de Ĉeĉenio" (d:Q610352, "himno de Galegio" (d:Q1194105), "himno de Aragono" (d:Q610352, pli konvinkus, aŭ "himno de Mansko" (d:Q699190) aŭ la disputita "himno de Ĵerzejo" (d:Q15820465) - kvankam ĉiuj tiuj titoloj havus la problemon ke tekstoj pri tiuj regionaj himnoj tute ne ekzistas esperantlingve, kaj simple baki tiujn ruĝajn ligilojn tute ne signifus premi iun pri paĝokreo. Tio ankaŭ estus la problemo pri Hej, Slavoj (d:Q147367), himno de la movado Tutslavismo kiu uziĝis dumtempe kiel nacia himno de Jugoslavio kaj Serbio plus Montenegro... Sume mi ne penas ke saĝos arbitre meti tiujn ruĝajn ligilojn, sed garantiite certas ke la strangegan ruĝan ligilon Himno de Sikullando necesas elpreni la la ŝablono, se dum pli ol 15 jaroj neniu esperantisto aŭ iu alilingvano interesiĝis fari iun unuan vikipedian tekston en iu ajn lingvo pri la temo! ThomasPusch (diskuto) 18:47, 5 dec. 2025 (UTC)Reply