La Brabançonne (La kanto de Brabanto) estas la ŝtata himno de Belgio. La himno havas nederlandlingvan, germanlingvan kaj franclingvan versiojn, pro la tri ŝtataj lingvoj de la lando. Onidire la teksto verkiĝis jam en 1830, sed oni oficiale akceptis ĝin kiel himnon nur en 1860.
La diversaj nacioj de la belga federacio havas sian propran nacian himnon: De Vlaamse Leeuw por la flandra nacio; Le chant des Wallons por la valona nacio.