Pavel Popoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavel Popoviĉ
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1930 (1930-10-05)
en Uzin
Morto 29-an de septembro 2009 (2009-09-29) (78-jaraĝa)
en Gurzufo
Mortokialo apopleksio
Tombo Trojekurov-tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusioUkrainio
Alma mater inĝeniera aerarmea akademio Ĵukovski
Subskribo Pavel Popoviĉ
Familio
Edz(in)o Marina Popovich
Okupo
Okupo pilotokosmonaŭto
vdr

Pavel Romanoviĉ POPOVIĈ (ruse Павел Романович ПОПОВИЧ; naskiĝis la 5-an de oktobro 1930 en Uzin (Kieva provinco, Sovetunio) — mortis la 29-an de septembro 2009 en Gurzufo (Krimeo, Ukrainio) estas la 4-a sovetia kosmonaŭto.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito li estis en teritorio, kiu estis okupita per la faŝistaj trupoj. Nur post alveno de la Ruĝa Armeo lernejoj estis malfermitaj kaj li sukcesis daŭrigi lernadon. Pro malfacila vivo Pavel, ne lasante la lernejon, komencis labori kiel helpanto de kaldronisto en uzino, kie laboris lia patro. Baldaŭ li estis akceptita en metian lernejon en Belaja Cerkov.

En jaro 1947 li ricevis kvalifikon de meblisto kaj samtempe finis sepan klason de vespera lernejo. Samjare li aniĝis en industria tekniklernejo de Magnitogorsk. Samtempe kun lernado li okupiĝis en aeroklubo. En jaro 1951 li finis la tekniklernejon, ricevinte diplomon de teknikisto-konstruisto, kaj finis la aeroklubon. En jaroj 1951-1954 li studis en milita aviadlernejo en Kaĉinsk. Poste li servis en formacioj de militaviadaj fortoj de Sovetunio.

Kosmonaŭto[redakti | redakti fonton]

En jaro 1960 li estis envicigita en la taĉmenton de kosmonaŭtoj, trairis plenan kurson de preparado al flugoj en ŝipoj de tipo "Vostok". De la 12-a ĝis la 15-a de aŭgusto 1962 li faris sian unuan flugon en ŝipo "Vostok-4". Unuafoje estis plenumita grupa flugo de du pilotataj ŝipoj. Daŭro de la flugo estis 2 diurnoj 22 horoj 57 minutoj. Post la unua flugo li kontinuis preparadon en la taĉmento de kosmonaŭtoj, trairis preparadon al flugo laŭ la sovetia luna programo, kaj post ĝia malfermo prepariĝis al flugoj en ŝipoj de tipo "Sojuz" kaj en orbita stacio de tipo "Almaz". Sen interrompo de la ĉefa laboro li finis en jaro 1968 militaviadan inĝenieran akademion.

De la 3-a ĝis la 19-a de julio 1974 li faris sian duan flugon kiel komandanto de ŝipo "Sojuz-14" kaj orbita stacio "Salut-3". Tio estis unua flugo sur orbita stacio, havanta pure militan karakteron. La flugo daŭris dum 15 diurnoj 17 horoj 30 minutoj 28 sekundoj. Per la du vojaĝoj en la kosmon li flugis dum 18 diurnoj 16 horoj 27 minutoj 28 sekundoj. En jaro 1977 li disertadis kaj ricevis gradon de kandidato pri teknikaj sciencoj.

En jaroj 1980-1989 li laboris kiel vicestro de Centro de preparado de kosmonaŭtoj. En jaro 1989 li estis elektita kiel direktoro de sciencoindustria kartelo, ligita kun esplorado de sino de tero. Ekde jaro 1992 li estas direktoro de Rusia instituto de teromonitorado. Li estis deputito de Supera Konsilio de Ukrainio de la 6-a ĝis la 11-a kunvoko.

Premioj kaj honoraj titoloj[redakti | redakti fonton]

Pavel Popoviĉ estas dufoja Heroo de Sovetunio (1962, 1974), havis du ordenojn de Lenin, ordenon de Ruĝa Stelo kaj medalojn. Honore al li estas nomitaj montaro en Antarkto kaj la malgranda planedo 8444 Popovich. Ankaŭ li estas Heroo de Respublio Vjetnamujo medaligita de Medalo de «Orda stelo» de Vjetnamujo (1962).

Popoviĉ estas honora civitano de urboj Kaluga, Kovrov, Magnitogorsk, Juĵno-Saĥalinsk, Belaja Cerkov, Zaporoĵje, Gurjev, Torgoviŝĉe (Bulgario).[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]