Propra movo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Rilato inter propra movo kaj komponantoj de la rapido de objekto (la skemo montras la angulon µ trakurata en unuo de tempo)

En astrometrio, oni tiel nomas propra movo la ŝajnan movon de steloj (aŭ aliaj astronomiaj objektoj) tra la ĉielosfero. Tiu movo estis malkovrita en 1718 de Edmond Halley,[1] kiu rimarkis, ke la pozicioj de Siriuso kaj de Arkturo disŝovis de pli ol duona grado de tiuj mezuritaj de Hiparko ĉirkaŭ 1850 jaroj antaŭ. Li ankaŭ mencia, ke kaŝado de Aldebarano far'de Luno okazis en 509.

Ŝajne, la steloj aperas fiksaj ĉe la firmamento, tio, kiu implicas, ke la stelfiguroj ne ŝanĝus. Tio estas malekzakta : precizaj observoj en diversaj tempoj montras, ke la formo de la konstelacioj malrapide ŝanĝas,[2] kaj ke la steloj moviĝas unu rilate al la aliaj. Tiu movo estas tiel nomata propra movo, ĉar ĝi reprezentas la veran movon de ĉiu stelo (rilate al Suno). Ĝi kontrastas kun la malpropra movo, kiu tuŝas sammaniere la tutaĵon de la steloj, kaj estas ŝuldata al movoj de precesio de la ekvinoksoj, de nutacio de la rotacia akso de Tero kaj al la aberacio.

Situoj de la Barnarda Stelo je ĉiuj 5 jaroj 1985 – 2005

La Barnarda Stelo havas plej grandan propran movon el ĉiuj steloj : po 10,3 arksekundoj ĉiu jaro ; tie estas, ke ĝi trakuras tra la ĉielo angulon egalan al la ŝajna diametro de Lunogrado) en 180 jaroj.[3]

Granda propra movo estas ĝenerale indiko de proksimeco de koncernata objekto : la Barnarda Stelo estas la dua plej proksima stelo (se oni rigardas la sistemon de Alfa Centaŭro kiel unuopan objekton).

La propraj movoj de pluraj miloj da steloj estas notitaj en la Katalogo Tycho, kiu rezultas de la misio Hipparcos. Tiuj movoj estas ĝenerale esprimataj en mas / jaro (mili-arksekundo / jaro). Propra movo de 1 arksekundo / jaro por ojekto malproksima de unu jarlumo kongruas kun transversa rapido de 1,45 km/s eilat'al Suno.

En 2005 estis plenumita la unua mezuro de la propra movo de eksterlaktavoja objekto : la Galaksio de la Triangulo.[4]

Koordinatoj de la propra movo[redakti | redakti fonton]

Oni uzas ekvatoran koordinatsistemon je donita epoko (ekz. J2000.0), sferan koordinatsistemon en kiu ĉiela objekto havas deklinacion kaj rektascension . Tiuj koodinatoj povas evolui tra la tempo : oni difinas ties derivaĵojn rilate al la tempo kaj . Tiu-ĉi lasta koeficiento konservas la surfacojn kaj sekurigas, ke la normo de la propra movo estas donita de .

Steloj, kun granda propraj movoj[redakti | redakti fonton]

La jena tabelo listigas la stelojn de la Katalogo Hipparcos kun plej grandaj propraj movoj.[5]

Steloj, kun granda propra movo
# Stelo Propra movo Radiusa rapido
(km/s)
Paralakso
(mas)
Ŝajna magnitudo
μα*
(mas/jaro)
μδ
(mas/jaro)

(mas/jaro)
1 Barnarda Stelo -798,71 10337,77 10368,58 -106,8 549,30 +9,57
2 Kaptejna Stelo 6500,34 -5723,17 8660,78 +245,5 255,12 +8,85
3 Groombridge 1830 4003,69 -5814,64 7059,71 -98,0 109,22 +6,42
4 Lacaille 9352 6766,63 1327,99 6895,71 +9,7 303,89 +9,75
5 Gliese 1 5633,95 -2336,69 6099,3 +23,6 229,32 +8,54
6 HIP 67593 2282,15 5369,33 5834,20 76,20 +10,40
7 61 Cygni A & B 4133,05 3201,78 5228,14 -64,3 287,18 +5,20/+6,05
8 Lalande 21185 -580,46 -4769,95 4805,14 -85,0 392,52 +7,47
9 Epsilono Indiana 3961,41 -2538,33 4704,88 -40,4 275,79 +4,68

La sekvanta tabelo listigas stelojn de ŝajna magnitudo < +3 kun grandaj propraj movoj (almenaŭ 612 mas/jaro, tie estas 0,17 grado / miljaro).

Brilaj steloj, kun granda propra movo
# Stelo Ŝajna magnitudo Distanco
(lumjaroj)
Propra movo Radiusa
rapido
(km/s)
Paralakso
(mas)
μα*
(mas/jaro)
μδ
(mas/jaro)

(mas/jaro)
1 α Centauri A+B -0,27 (-0,01/+1,33) 4,4 -3608   686   3673 -21,6 747
2 Arkturo -0,04 37   -1093,5 -1999,4 2279 -5,2 89
3 Beta Virhidro +2,80 24,4 2220,1 324,4 2246 +22,9 134
4 Siriuso A+B -1,46 8,6 -546,1 -1223,1 1339 -7,6 379
5 Prociono A+B +0,37 11,4 -716,6 -1034,6 1259 -3,2 286
6 Theta Centaŭro +2,06 61   -519,3 -517,9 732 +1,3 53
7 ε Skorpio +2,29 65   -611,8 -255,9 663 -3   50
8 Altairo +0,76 16,7 536,8 385,5 661 -26,1 195
9 Polukso +1,15 33,7 -625,7 -45,9 628 +3,3 97
10 Porrima +2,74 38,6 -616,7 60,7 620 +20,1 85

Anekdoto[redakti | redakti fonton]

Pro sia granda propra movo, la stelo Ro Aglo, iam en la konstelacio Aglo, pasis en 1992 en la konstelacion Delfenon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Considerations on the Change of the Latitude of some of the principal fixt Stars de Edmund Halley, el la paĝaro de Leošondra (angle)
  2. La Granda Ursino en ciuj ŝiaj statoj, el La tête dans les étoiles (france)
  3. Stelo kun plej granda propra movo, el el Cosmos Portal (angle)
  4. The Geometric Distance and Proper Motion of the Triangulum Galaxy (M33) de Andreas Brunthaler ; Mark J. Reid ; Heino Falcke ; el Science, Vol. 307, n° 5714, pp. 1440-1443 (2005) (angle)
  5. The 150 Stars in the Hipparcos Catalogue with Largest Proper Motion ; el Cosmos Portal (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]