Barnarda Stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Barnarda Stelo
Stelo
Barnard2005.gif
Speco Ruĝa nana stelo; varianto BY Draka
Aliaj nomoj Proxima Ophiuchi, Velox Barnardi, V2500 Oph, BD+04°3561a, GCTP 4098.00, Gliese 699, LHS 57, Munich 15040, LTT 15309, LFT 1385, Vyssotsky 799, HIP 87937
Situo
Konstelacio Serpentisto
Rekta ascensio
Deklinacio

- Epoko
17h 57m 48,5s
4° 41′ 36″
J2000.0
Distanco el sunsistemo 5,9 lumjaroj
Fizikaj ecoj
Radiuso 0,17 sunradiusoj
Maso 0,17 sunmasoj
Lumeco 4,4 ċ 10-5 sunlumecoj
Metalenhavo 10-32%
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 3370 K
Observaj ecoj
Spektroklaso M4 Ve
Videbla magnitudo 9,54
Absoluta magnitudo 13,24
Paralakso 545,4 ± 0,3 mas
Moviĝo
- Rekta ascensio
- Deklinacio
 
-798,71 mas/j
10337,77 mas/j
Radia rapido -106,8 km/s
v  d  r
Information icon.svg

La Barnarda Stelo estas nudokule nevidebla stelo en la konstelacio Serpentisto. Temas pri ruĝa nano, de tipo M en la spektra klasigo de steloj, kiu ĉefe konatas ĉar ĝi havas la plej grandan propran movon el ĉiuj steloj: 10,3"/jaro. La transversa rapideco rilate al Suno estas 90 km/sek, la radiusa rapideco estas 106,8 km/sek (mezurita laŭ efiko de Doppler) en nian direkton.

Ĝi estis nomita honore al la usona astronomo Edward Emerson Barnard, kiu malkovris ĝin en 1916.

Situanta en distanco de 1,828 parsekoj aŭ 5,96 lumjaroj de la Suno, ĝi estas la kvina stelo plej proksima al Tero, post Suno kaj la triobla stelo Alfa Centaŭro. Danke al sia rapida movo, ĝi pasos je 3,8 lumjaroj de Suno ĉirkaŭ la jaro 11 800. Tiam ĝi estos la plej proksima stelo al Suno, tamen restos nevidebla nudokule ĉar ĝia ŝajna magnitudo atingos tiam nur 8,5 (la nuna estas 9,5).

Ĝia radiuso estas taksata inter 15 kaj 20 % de la suna radiuso, ĝia maso, 17 % de la suna maso, kaj ĝia lumeco 0,04 % de la Suna lumeco. Ĝia surfaca temperaturo estas 3 134 (± 102) K. Ĝia aĝo estas inter 10 kaj 12 × 109 jaroj. Tiom aĝa stelo devus esti trankvila; tamen en 1998 oni observis en ĝi intensan stelan erupcion, kies temperaturo atingis 8 000 K.

Diskuto pri ĝiaj planedoj[redakti | redakti fonton]

En 1963, la nederlanda astronomo Peter van de Kamp, studinte fotografiojn de la stelo, malkovris perturbojn de ĝia movo. Li hipotezis la ĉeeston de planedo kies maso estus 1,6 oble tiu de Jupitero. Pli malfrue, li sugestis, ke estas du planedoj kun masoj 0,8 obla kaj 1,1 obla de Jupitero. Sed nenia posta observo sukcesis konfirmi la laborojn de van de Kamp kaj ĝis nun neniu planedo estas suspektata ĉirkaŭ la Barnarda Stelo. En la 1970-aj jaroj la astronomo John L. Hershey montris, ke la asertitaj movoj de la Barnarda stelo povas esti ŝuldataj al alĝustigo de la teleskopa lenso.

Projekto Daedaleus[redakti | redakti fonton]

Inter 1973 kaj 1977 estis sugestite, ke vojaĝo al alia sunsistemo estus ebla. Studoj antaŭvidis, ke kosmoveturilo propulsata de nukleaj eksplodoj povus atingi la Barnardan Stelon en malpli ol 50 jaroj. Tiun stelon oni elektis, kredante ke ĝi havus planedojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]