Suna radiuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La ruĝa giganto Aldebarano mezuras 44,2 R

En astrofiziko, la suna radiuso estas konvencia mezurunuo de longo por la grando de la steloj. Ĝi egalas la longon de la radiuso de Suno.

La suna radiuso estas notata: R_{\odot}.
R estas la ordinara notacio por "radiuso" kaj ⊙ estas la astrologia simbolo de Suno.

Valoro[redakti | redakti fonton]

\begin{matrix}R_{\odot}&=& 6,\!955 \times 10^{8}\;{\rm m} \\&=& \quad 0,\!004\;652\;47\;{\rm UA} \end{matrix}.

Pli klare, la suna radiuso valoras 695 500 kilometroj. Ĝi estas ĉirkaŭ 109-oble tiu de Tero kaj 10-oble tiu de Jupitero.