Parseko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parseko:
Sol - Suno
Tierra - Tero
P - punkto malproksima je 1 parseko
Distanco Suno-Tero - astronomia unuo (AU)

Parseko (mallongigo pc) estas mezurunuo, uzata en astronomio por esprimi distancojn de steloj, rilate al la Suno. Ĝi egalas al 206265 AU, aŭ 3,085 68 × 1016 m, aŭ 30,856 8 Pm (petametroj), aŭ 3,261 6 lj (lumjaroj). Ĝi ne estas SI-unuo. Ĝi respondas al la longo de latero de triangulo, kies la plej akuta angulo valoras unu angulan sekundon.

Unu mezurmetodo por taksi la distancon estas mezuri la angulan mezuron de la stelo dum unu tago, kaj ĝian angulan mezuron je duonjaro poste; la diferenco inter la du anguloj mezuritaj en angulaj sekundoj estas la duoblo de la esplorata akuta angulo. Ju pli tia angulo estas malgranda, des pli la stelo estas malproksima.

Unu kiloparseko (kpc) estas 1 000 parsekoj.
Unu megaparseko (Mpc) estas 1 000 000 parsekoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]