Prociono (stelo)
Aspekto
Prociono | |
Stelo | |
spektroskopa duopa stelo • duobla stelo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • astra fonto de ultraviolaj radioj • stelo • varia stelo • rotacia varia stelo • astra radiofonto • infraruĝa fonto • astrofizika iksradia fonto • stelo de granda propra movo • naviga stelo | |
---|---|
Speco | Duopa stelo |
Aliaj nomoj | Alfo Malgrandhunda, 10 Malgrandhunda, Elgomaisa, Algomeysa, Antecanis, GCTP 1805.00, HR 2943, BD+05°1739, HD 61421, LHS 233, GJ 280, HIP 37279, GC 10277, ADS 6251, CCDM 07393+0514, TD1 10647. |
Situo | |
Konstelacio | Malgranda Hundo |
Rekta ascensio Deklinacio - Epoko |
7h 39m 18s +5° 13' 30" J2000.0 |
Distanco el sunsistemo | 11,4 lumjaroj |
Discentreco | 0,407 vd |
Fizikaj ecoj | |
Radiuso | 2,05 / 0,012 sunradiusoj |
Maso | 1,4 / 0,60 sunmasoj |
Lumeco | 3,4 sunlumecoj |
Aĝo | 2,31-2,71 miliardoj da jaroj |
Metalenhavo | 89-95% rilate al Suno |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | 6500 / 7700 K |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | A: F5 IV-V; B: DQZ |
Absoluta magnitudo | 2,65 / 13,04 |
Videbla magnitudo | 0,34 / 10,4 |
Paralakso | 285,93 ± 0,88 mas |
Moviĝo - Rekta ascensio - Deklinacio |
-716,58 mas/j 1034,60 mas/j |
Radia rapido | -3,2 km/s |
Prociono, aŭ Alfo Malgrandhunda (latine α Canis Minoris, mallonge α CMi), estas la plej hela stelo en la konstelacio Malgranda Hundo kaj la oka plej hela stelo en la tera ĉielo, kun ŝajna magnitudo 0,34.
La heleco ne fontas el fizikaj ecoj de la stelo, sed el ĝia proksimeco al sunsistemo: nur 11,4 lumjaroj apartigas ĝin disde la Suno.
Prociono estas duopa stelo konsistanta el Prociono A, blanka-flava stelo en la spektra klaso F5IV-V, kaj Prociono B, malhela blanka nano.
Prociono estas unu vertico de la vintra trilatero, kun Siriuso (α CMa) kaj Betelĝuzo (α Ori).
|