Vintra trilatero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vintra trilatero: malsupre videblas Siriuso, supre maldekstre Prociono, supre dekstre Betelĝuzo kaj la konstelacio Oriono

La vintra trilatero estas stelaro konsistanta el tri steloj:

Pro la granda heleco de siaj anoj, ĝi tre facile rekoneblas en la nokta ĉielo. La aranĝo de la tri steloj laŭ la formo de trilatero estas nur ŝajna: dum Siriuso kaj Prociono situas en la ĉirkaŭaĵoj de la Suno, Betelĝuzo estas tre malproksima ruĝa supergiganto.

Ĝi situas norde de la ĉiela ekvatoro, kaj ĝia elstareco estas maksimuma ekde decembro ĝis marto - pro tio ĝi estis nomata "vintra trilatero". Ĝi ankaŭ videblas, kvankam malpli elstare, el la plejparto de la suda duonsfero (escepte de Antarkto); tie, ĝia logika nomo estus "somera trilatero". Tradicie, tamen, la nomon somera trilatero havas alia stelaro.

La trilatero plene enhavas la konstelacion Unukornulo.