Milgram-eksperimento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Milgram-eksperimento estis eksperimento komencita en julio 1961 fare de la usona psikologiisto Stanley Milgram pri la emoj de homoj je submetiĝo antaŭ aŭtoritato, kaj pri la demando, ĝis kiu grado tio povas iri. La rezultoj estis tiom maltrankviligaj kaj pensigaj, ke neniu pripenso pri politiko, povo, homaj rajtoj, psikologio, povas plu esti sama poste.

La ĝenerala principo estas: la subjekto de la eksperimento (kiu ne scias, ke li/ŝi estas la subjekto studota!) alvenas en malsanulejo, kie oni diras al li, ke oni bezonas lian helpon en eksperimento pri memorigado. Tiu eksperimento estus bazita sur la uzo de punoj ligitaj kun ĉiu malbona respondo, kaj li/ŝi (la subjekto) devos dikti vortojn parkerigendajn al (falsa) subjekto kaj puni tiun ĉi per elektaj skuoj, pli kaj pli fortaj en kazo de eraro. La falsa subjekto estas fakte aktoro, kiu ŝajnigas suferi pli kaj pli, ĉar la elektraj skuoj ne estas veraj, sed tion la (vera) subjekto ne scias.

La tria rolulo estas «kuracisto» (ankaŭ falsa, sed malfalsa esploristo de la eksperimento) surhavanta blankan kuracistan kitelon.

Komence la «lernanto» recitas kelkajn vortojn, poste eraras; do la vera subjekto irigas je li malfortan elektran skuon. Iom post iom la skuo iĝas pli kaj forta, kaj la aktoro «tordiĝas pro doloro» sur sia seĝo; La vera subjekto ĝenerale komencas maltranviliĝi (des pli, ke oni lin antaŭe avertis, ke certa tensinivelo kaŭzas morton) kaj petegas la «doktoron», ke li ĉesigu la eksperimenton. Tiu ĉi diras, ke li/ŝi devas pluiri, ke estas nepre, ke tio estas por la bono de scienco, ktp. Celo de la eksperimento do estas vidi, ĝis kie la vera subjekto iros en sia submetiĝo al aŭtoritato (nur aŭtoritato, li/ŝi ĉiam estas neniel trudata, nur persvadaj rimedoj el prestiĝo de la blanka kitelo, scienco, aŭtoritao, ktp uzatas sur li/ŝi). Kaj la eksperimento ripetatas multajn fojojn kun diversaj subjektoj, variigante diversajn kondiĉojn por elsperti ties efikojn. Oni pluiras en la eksperimento kiel eble plej malproksime, ĝis la subjekto, fine ... finrifuzas kunlabori eĉ post diversaj admonoj.

La rezultoj estas ege maltrankviligaj, ĉar oni konstatis, ke fakte la kritika kaj morala sentoj estas tiel obtuzitaj de tia kunteksto, ke ne nur ili pluiras malgraŭ la videbla sufero de la aktoro/falsa subjekto, sed 65 % el la subjektoj iras ĝis apliki tension priskribitan al ili kiel kaŭzanta morton. Kelkaj kontestoj kaj duboj certe aperas kaŭ progreso de la eksperimento, sed ĝenerale kaj ĝis miriga (kaj maltrankviliga) grado, la argumentoj de la "doktoro" sufiĉas por venki ilin ("estas dure sed bone por li, li devas lerni", "estas necese por la scienco", "se vi ne obeas, vi fuŝos la eksperimenton", "vi ne plu povas retroiri nun").

Variigaj faktoroj:

  • Ju pli la aktoro estas malproksima de la subjekto, des pli ties obeo iras malproksime. (kp: citaĵo de Denis Diderot: "Iu, kiu ne kuraĝus sufoki bovon per propraj manoj, ne ŝanceliĝus pafmortigi homon je distanco, kie tiu aperas kiel hirundo.")
  • Ofte la virinoj iras eĉ pli malproksime ol la viroj, kaj demandite kial, ili klarigas, ke ili bone komprenis, ke oni ne devas «aŭskulti» la «lernantojn», ke estas tiel, kiel kun infanoj. (Inter aliaj la eksperimenton komentis Catherine Baker en sia libro.)
  • la blanka kitelo kaj scienceca aspekto pliigas la obeon.
  • Alia konkludriĉa konstato estas "grupoefiko": kiam respondeco estas partigita de pluraj, ĝi ŝajnas diluita, obeo estas pli forta, kaj kontraŭstaro malpli aperas.
  • Alia, pli konsola, konstato, estas, ke proksimume 10 % (ne pli!) el la ekperimentuloj ribelas je ĉiaj psikologiaj premoj.

Refaroj de la eksperimento[redakti | redakti fonton]

En jaro 2002 Thomas Blass el Universitato de Marylando kompilis, ke tiu eksperimento estis ripetita (nepra kondiĉo de scienca metodo), kaj ke la rezultoj, inklude de la nombraj averaĝoj, estis ĉiufoje similaj, kiu ajn estu la loko de la eksperimento.

Komentoj, socia instruo de la eksperimento[redakti | redakti fonton]

Ĉi tie devas veni ĝeneralaj pripensoj, interalie pri interna ĉiuhoma emo al faŝismo, kaj sociaj, politikaj, humanismaj konkludoj.

  • Moderna milito: "Soldataĉo povis iam mortigi virinon, dek, dudek, sen emocio. Eĉ cent. Sed ĉu mil? Laceco, se ne naŭzo malebligus lin pluiri. Hodiaŭtage stiristo de bombaviadilo povas rezultigi la morton al cent mil personoj per gesto tiom malmulte emociiga, kiom tiu trinki tason da teo." Georges Bernanos
  • Faŝismo
  • Moderna socio
  • Edukado

kompletigenda

vidu ankaŭ:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]