Saltu al enhavo

Catherine Baker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Catherine Baker
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1947 (1947-07-16) (78-jaraĝa)
en Lillo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater École supérieure de journalisme de Lille (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
eseisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Catherine BAKER (naskiĝis la 16-an de julio 1947 en Lille) estas franca ĵurnalisto kaj liberecana verkisto. Ŝi ankaŭ elfaris elsendojn en franca radio (France-Culture).

Ĉefaj libroj

[redakti | redakti fonton]
  • 1982: Ballade dans les solitudes ordinaires (Vagado tra ordinaraj solecoj)
  • 1985: Insoumission à l’école obligatoire (Malsubmetiĝo je l’deviga lernejsistemo)
en kiu ŝi kritikas la devigan lernej-sistemon, kaj pravigas la familiojn, kiuj elektis ne sendi siajn infanojn lernejen, sed ilin instrui mem hejme.
  • 2004:Pourquoi faudrait-il punir? (Kial necesus puni?) kontraŭ la karcera sistemo (vidu en Eksteraj ligiloj)
  • "Tujpost, ke l’malleviĝo de Eklezio evidentiĝis, nepris al la ŝtato, ke ĝi urĝe trovu al si rimedon por ŝovi sin en la mensojn, kaj tio tiom totalism-maniere, kiom Eklezio estis sukcesinta."
  • "Kiu ne miras plu, ne indignas plu."
  • "Oni donas okupojn al la infanoj, tiamaniere kiel armeo okupas invadintan landon."
  • "La celo de la institucio klaras : enteni la infanojn, eĉ se nur kiel rubaĵojn."
  • "Plejparte el la homoj forgesintas sian infanecon. Se ne, neniam povus ili konduti kontraŭ la buboj per tiom malinteligenta suferigemo."
  • "Tiuj ame ŝatas al la steloj, la insektoj, geometrio, la korpoj, la ideoj, la mondon ili posedas. El la ordinaraj nomoj ili elfaras proprajn nomojn."
  • "Enlerneje la buboj iĝas tiaj ŝablonaj fabrikaĵoj, kiaj la plenkreskuloj, tiom senkoloraj kaj sengustaj."
  • "Etikedoj ĉiam tro malgrandas, elstare tro malgrandas."
  • "Senokupeco estas patrino de ĉiuj ideoj."

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.