Fernando Lugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando Lugo
Prezidento de Paragvajo
Fernando lugo.jpg
Persona informo
Fernando Armando Lugo Méndez
Naskonomo Fernando Armindo Lugo
Naskiĝo 30-an de majo 1951
en Paragvajo San Solano, Paragvajo
Religio Romkatolikismo
Lingvoj hispana [#]
Ŝtataneco Paragvajo [#]
Alma mater Universidad Católica "Nuestra Señora de la Asunción" • Pontifika Gregoria Universitato [#]
Partio Alianza Patriótica para el Cambio (Alianco patriota por la ŝanĝo)
Subskribo Fernando Lugo
Profesio
Okupo politikistosociologo • katolika sacerdoto [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
Dum 15-a de aŭgusto 2008
Vicprezidento Federico Franco
Antaŭulo Nicanor Duarte Frutos
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Fernando Armindo LUGO Méndez (naskiĝis la 30-an de majo 1951 en San Solano, departemento Itapúa en suda Paragvajo) estas ekde la balotoj de aprilo 2008, prezidento. De 1994 ĝis 2006 li estis episkopo de San Pedro kaj gajnis tie la honoran titolon "episkopo de la povruloj".

La 15-an de junio 2012 en la loĝloko Curuguaty de la departemento Canindeyú en la nordoriento de Paragvajo ekestis perforta konflikto inter policistoj kaj terenaj okupantoj - kadre de tio mortis almenaŭ 17 homoj, inter ili 6 policistoj. Fernando Lugo estis deklarita politika respondeculo de la incidento, kaj la Ĉambro de Deputitoj de Paragvajo la 21-an de junio 2012 iniciatis senpostenigi lin. La Ĉambro de Senatanoj nur unu tagon poste konfirmis la senpostenigon per 39 voĉoj por,4 kontraŭ kaj 2 sindetenoj . Proceso de Fernando Lugo en la Supera Kortumo de Paragvajo kontraŭ tiu ago estas nefinita.

Lugo akceptis sian senpostenigon pere de la parlamento, sed deklaris la agon "ŝtatrenverso". Liaj advokatoj anoncis kontroligi la agon ne nur pere de la Supera Kortumo de Paragvajo, sed ankaŭ per la Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj. La Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj kritikis la agon esti "iom tro hasta", kaj parolisto de la Komunumo Sudamerika de Nacioj la 23-an de junio nomis la agon "minaco de la demokratia ordo".[1] Posteulo de Lugo en la posteno de ŝtata prezidanto iĝis la ĝistiama vicprezidanto Federico Franco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. informo germanglingva en la svisa gazeto Neue Zürcher Zeitung de la 23-a de junio 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]