Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Corteidh.png

La Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj estas sendependa internacia kortumo kun sidejo en San-Joseo (Kostariko). Ĝi fondiĝis en 1979 baze de la Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj.

Kune kun la Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj ĝi havas la taskon garantii la Amerikan Konvencion pri Homaj Rajtoj kaj aliajn internaciajn traktatojn, kiuj protektas homajn rajtojn en la membroŝtatoj de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ). Ĉar Usono, Kanado kaj multaj ŝtatoj de la karibia regiono ne ratifis la konvencion, la interamerika sistemo pri homaj rajtoj, konsistanta el la konvencio kaj la kortumo, ankaŭ nomatas "latinamerika sistemo pri homaj rajtoj". La kortumo estas unu el tri regionaj tribunaloj pri protektado de homaj rajtoj, kun la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj la Afrika Kortumo pri Rajtoj de Homoj kaj Popoloj.

La oficialaj lingvoj de la Kortumo, kiel de OAŜ, estas la hispana, la franca, la angla, kaj la portugala. La laborlingvoj estas tiuj, pri kiuj la Kortumo konsentas en ĉiu jaro. Tamen, por ajna proceso, la lingvo de iu el la disputantoj povas adoptiĝi kiel laborlingvo, kondiĉe ke ĝi estas unu el la oficialaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En novembro de 1969 okazis en Sanjoseo, Kostariko, la Faka Interamerika Konferenco pri Homaj Rajtoj. En ĝi la delegitoj de la Membraj Ŝtatoj de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj verkis la Amerikan Konvencion pri Homaj Rajtoj, kiu validiĝis la 18-an de julio de 1978, kiam la dek-unua ratifilo de Membra Ŝtato de OAŜ estis transdonita.[1]

La Konvencio estas deviga por tiuj ŝtatoj, kiuj ratifis aŭ aliĝis al ĝi, kaj kulminigas procezon komencitan fine de la Dua Mondmilito, kiam la landoj de Ameriko kunsidis en Meksiko kaj decidis, ke oni verku deklaron pri homaj rajtoj, por ke ĝi povu adoptiĝi kiel konvencio. Tia deklaro, la Amerika Deklaro pri la Rajtoj kaj Devoj de la Homo, estis aprobita de la Membraj Ŝtatoj de OAŜ en Bogoto, Kolombio, en majo de 1948.

Cele al protektado de la esencaj rajtoj de homoj en la amerika kontinento, la Konvencio enjurigis du organizaĵojn kompetentajn juĝi malrespektojn al homaj rajtoj: La Interamerikan Komisionon pri Homaj Rajtoj kaj la Interamerikan Kortumon pri Homaj Rajtoj. La Komisiono jam estis kreita en 1959 kaj ekfunkciinta en 1960, kiam la Konsilio de OAŜ aprobis ĝian Statuton kaj elektis ĝiajn komencajn membrojn.

Ĝis nun dudek kvin amerikaj landoj ratifis aŭ aliĝis al la Konvencio:: Argentino, Barbado, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Domingo, Dominiko, Ekvadoro, Granado, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Jamajko, Kolombio, Kostariko, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Salvadoro, Surinamo, Trinidado kaj Tobago, Urugvajo kaj Venezuelo.[1]

Trinidado kaj Tobago malratifis la Amerikan Konvencion pri Homaj Rajtoj per komuniko al la Ĝenerala Sekretario de OAŜ la 26-an de majo de 1998. Venezuelo malratifis la Amerikan Konvencion pri Homaj Rajtoj per komuniko al la Ĝenerala Sekretario de OAŜ la 10-an de septembro de 2012.[1]

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

La Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj juĝas disputojn pri tio, ĉu unu el la disputantaj ŝtatoj malrespektis rajton aŭ liberon protektatan de la Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj, kondiĉe ke la procedoj difinitaj en artikoloj 48-50 de la Konvencio estas elĉerpitaj.

La homoj, grupoj, aŭ entoj, kiuj ne estas ŝtatoj, ne rajtas prezenti disputojn al la Kortumo, sed rajtas plendi antaŭ la Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj. La Komisiono povas porti aferon al la Kortumo, kondiĉe ke la priplendita ŝtato estas akceptinta ties kompetentecon. Ĉiukaze, la Komisiono devas aperi en ĉiu disputo antaŭ la Kortumo.

La Kortumo havas kaj funkcion juĝan kaj funkcion konsultiĝan.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Guadamuz, Jairo. Historia (hispane). www.corteidh.or.cr. Alirita 17-an de marto, 2018.
  2. (oktobro 1979) “Statuto de la Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj”, Ĝenerala Asembleo de OAŜ.