Departemento Itapúa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Itapúa)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
departemento Itapúa

Itapua in Paraguay.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Encarnación
Areo 16 525 km²
Loĝantaro 551 128 (stato: censo de 2012)
ISO-kodo PY-07
Information icon.svg
vdr

La departemento Itapúa estas unu el 17 departementoj de Paragvajo, kiuj kun la Ĉefurba Distrikto de Asunciono konsistigas la ŝtatan teritorion. Sur areo de 16 525 kvadrataj kilometroj laŭ la stato de la censo de 2012 vivis 551 128 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de po 33,4 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Encarnación. La departemento pludividiĝas je 30 distriktoj.