Departemento Amambay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
departemento Amambay
Amambay in Paraguay.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Pedro Juan Caballero
Areo 12 933 km²
Loĝantaro 125 746 (censo de 2012)
ISO-kodo PY-13
v  d  r
Information icon.svg

La departemento Amambay estas unu el 17 departementoj de Paragvajo, kiuj kun la Ĉefurba Distrikto de Asunciono konsistigas la ŝtatan teritorion. Sur areo de 12 933 kvadrataj kilometroj laŭ la stato de la censo de 2012 vivis 125 746 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de po 9,7 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Pedro Juan Caballero. La departemento pludividiĝas je 5 distriktoj.