Departemento Boquerón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
departemento Boquerón
Boqueron in Paraguay.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Filadelfia
Areo 91 669 km²
Loĝantaro 62 784 (stato: censo de 2012)
ISO-kodo PY-16
v  d  r
Information icon.svg

La departemento Boquerón estas unu el 17 departementoj de Paragvajo, kiuj kun la Ĉefurba Distrikto de Asunciono konsistigas la ŝtatan teritorion. Sur areo de 91 669 kvadrataj kilometroj laŭ la stato de la censo de 2012 vivis 62 784 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de po 0,7 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Filadelfia. La departemento pludividiĝas je 3 distriktoj.