Asunciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Asunciono
hispane: Asunción, portugale: Assunção
urbo
Asuncion Montage.jpg
De supre: Rivero Paragvajo, Citibank, Cabildo de Asunciono, Nacia Panteono de Herooj, Palaco de los López, Hotelo Guaraní
Flag of Asunción.svg
Flago
Escudo de Asunción (Paraguay).svg
Blazono
Oficiala nomo: Asunción
Kromnomo: Patrino de Urboj
Ŝtato Flago de Paragvajo  Paragvajo
Regiono Gran Asunción
Rivero Paragvajo
Situo Asunciono
 - alteco 43 m s. m.
 - koordinatoj 25°16′56″S 57°38′06″W  /  25.28222°S, 57.635°U / -25.28222; -57.635 (Asunciono)
Areo 117,0 km² (11 700 ha)
 - de metropolo 1 000,0 km² (100 000 ha)
Loĝantaro 680 250 (2009)
 - de metropolo 2 164 316
Denseco 5 814,1 loĝ./km²
 - de metropolo 2 164 loĝ./km²
Fondita 15-a de aŭcgusto 1537
Horzono UTC (UTC-4)
 - somera tempo UTC (UTC-3)
Telefona antaŭkodo +55 021
Situo enkadre de Paragvajo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Paragvajo
Situo enkadre de Sud-Ameriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Asunción
Retpaĝo: www.mca.gov.py
Asunciono
Konstruaĵo de Nacia Panteono de Herooj en Asunciono

Asunciono (hispanlingve Asunción), kun loĝantaro de ĉ. 600.000 homoj (en 2004), estas la ĉefurbo de Paragvajo kaj ĝia ĉefa ekonomia, industria kaj kultura centro. Ĝiaj eksportaĵoj inkluzivas ŝuojn, teksaĵojn, kaj tabakon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Asunciono estas unu el la plej malnovaj urboj en Sudameriko. Eble Juan de Ayolas estis la unua Eŭropano vizitanta la lokon, sed la urbo, nomita Nuestra Señora de la Asunción (Nia Sinjorino de la Ĉieliro), fondiĝis la 15-an de aŭgusto 1537 de Juan de Salazar kaj Gonzalo de Mendoza (je tiu dato katolikoj festas la ĉieliron de Maria). En 1731 okazis ribelo de José de Antequera y Castro kaj liaj sekvantoj, unu el la unuaj ribeloj kontraŭ hispana kolonia rego. Post la Milito de la Trilanda Alianco (ekde 1865 ĝis 1870), brazilaj soldatoj okupis Asuncionon ĝis la jaro 1876.

La 1-an de aŭgusto 2004, granda manĝaĵvendejo brulis. Ĝi mortigis pli ol 460 homojn kaj vundis pli ol 400 pliajn – la plej mortiga katastrofo en la tuta historio de Paragvajo. Multaj personoj devis eskapi tra fenestroj, ĉar la vendejo ne havis fajreskapejojn. La proprietulo de la vendejo malfermis la elirajn pordojn pro la danĝero de ŝtelo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo troveblas la Museo Godoi, la Preĝejo de La Encarnación kaj la Panteón Nacional, pli malgranda versio de Les Invalides en Parizo, kie multaj el la naciaj herooj entombiĝis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Asunciono havas riveran havenon, fervojajn kaj ŝoseajn ligojn. La internacia flughaveno en la apuda Luque (Paragvajo) funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Asunciono tropika klimato regas. Jare pluvas (neniam neĝas) ĉ. 1400 mm. La pluvokvanto kulminas en aprilo kaj malkulminas en julio. La averaĝa temperaturo estas inter 23 °C.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotoj[redakti | redakti fonton]