Departemento Caaguazú

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
departemento Caaguazú

Caaguazu in Paraguay.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Coronel Oviedo
Areo 11 474 km²
Loĝantaro 484 177 (stato: censo de 2012)
ISO-kodo PY-05
v  d  r
Information icon.svg

La departemento Caaguazú estas unu el 17 departementoj de Paragvajo, kiuj kun la Ĉefurba Distrikto de Asunciono konsistigas la ŝtatan teritorion. Sur areo de 11 474 kvadrataj kilometroj laŭ la stato de la censo de 2012 vivis 484 177 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 42,2 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Coronel Oviedo. La departemento pludividiĝas je 22 distriktoj.