José de Antequera y Castro
José de Antequera y Castro | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
José de Antequera y Castro | ||
Naskonomo | José de Antequera y Castro | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1689 en Panamurbo | |
Morto | 1-an de januaro 1731 (42-jaraĝa) en Limo | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto juĝisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
José de Antequera y Castro [anteKEra] (Panamurbo, 1a de januaro 1689 - Lima, 5a de julio 1731), estis hispana politikisto, kiu okupis diversajn postenojn en la kolonia administracio de la Hispana Imperio en Hispanameriko.
Li studis en Panamo, sed poste pasigis kelkajn jarojn en Hispanio. Li estis sendita en 1721 al Paragvajo, pr soliv kverelojn de la popolo kontraŭ la guberniestro, sed li aliĝis al la partio de la popolo kaj nomumis sin mem guberniestro, kio startigis la komunuman revolucion.
Antequera forpleis la jezuitojn de la paragvaja teritorio en 1724, kio okazigis ke la vicreĝo de Perruo, nome José de Armendáriz, ordonis lian kapton al la argentina guberniestro Bruno Mauricio de Zabala. Antequera fuĝis al Kordovo,[1] rifuĝiĝis en konvento de franciskanoj, kaj eskapis al Lima, kie li estis kaptita en 1726. Post kvinjara proceso, li estis finfine kondamnita je mortopuno kaj estis pendumita sur placo meze de tumulto la 5an de julio 1731. Lia ĉefa principo estis ke la popolo rajtas elekti siajn regantojn se la reganto malĝuste agadas. Tio multe helpis la disvastigon de la konceptoj pri demokratio en Hispanamerikon.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Antequera y Castro, José de (1689-1731)». Konsultita la 16an de aprilo 2019.