Bruno Mauricio de Zabala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Monumento honore al Bruno Mauricio de Zabala en la centro de la Placo Zabala, en Montevideo

Bruno Mauricio de Zabala (Durango, 6-a de oktobro de 1682 - Rivero Paranao, 31-a de januaro de 1736), estis militisto kaj kolonia administranto hispana. Naskiĝis en la kvartalo Zabala, situanta ĉe la ĉeurbo de Durango (aktuale integrita en la urba kerno de tiu urbo), en la provinco Biskajo (Eŭskio, Hispanio).

Li partoprenis en la Milito de hispana sukcedo ĉe la partio de la estonta Filipo la 5-a kaj en 1717 estis nomumita kapitangeneralo de la Rivero Plata, kie li luktis kontraŭ piratado kaj kontraŭ la portugaloj, kiuj intencis ekposedi la orientan bordon de la Rivero Plata. Por defendi la zonon el atakoj fare de Portugalio, li konstruigis fortikaĵon en 1726, kiu iĝis la ĝermo de la urbo San Felipe y Santiago de Montevideo, nome futura ĉefurbo de Urugvajo. Li ankaŭ estis nomumita kapitangeneralo de Ĉilio en 1731, kvankam li ne venis ekposedi la postenon.

En 1725 li luktis kontraŭ la ribelon nomita dua komunuma revolucio de Paragvajo nome kontraŭ José de Antequera y Castro, kaj post ties morto li luktis kontraŭ ties sekvantoj en 1735, en alia komunuma insurekcio.