László Paulovics
László Paulovics | |
---|---|
Foto: László Horváth (fotisto) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1937 en Satu Mare |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Belarta Altlernejo de Kluĵo kaj Temeŝvaro |
Okupo | |
Okupo | grafikisto • pentristo • scenografo |
PAULOVICS László (pauloviĉ) rumanuja hungara pentristo, grafikisto. Li naskiĝis en Satu Mare la 15-an de aŭgusto 1937.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Inter 1955-1961 László Paulovics studis en Belarta Altlernejo Ion Andreescu de Kluĵo, kie liaj majstroj estis Zoltán Andrásy, Tibor Cs. Erdős, Tibor Kádár. Ekde 1961 li estis kunlaboranto de muzeo Baia Mare. Inter 1962-64 li estis scenejdekoraciisto de Dramteatro en la sama urbo. Ekde 1964 li estis ĉe la Szatmárnémeti Északi Színház Harag György Társulat scenejdekoraciisto. Ekde 1987 li vivis en Germanujo, poste en Szentendre.