Belarta Altlernejo de Kluĵo kaj Temeŝvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Belarta Lernejo de Kluĵo kaj Temeŝvaro, rumane Şcoala de arte frumoase, publikuznomo Belle-Arte de Kluĵo estis porartist- kaj pordesegninstrua altlernejo fondita en Kluĵo en 1925. Tiu estis la unua belarta altlernejo de Transilvanio.

Gvidantaro[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua direktoro estis Alexandru Popp (Sándor Papp), kiu de studjaro 1935–1936 retiriĝis el posteno de direktoro. La nova direktoro fariĝis la inĝeniero pri konstruado Victor Vlad kaj vicdirekroro Ştefan Gomboşiu. De 1938 la direktoro fariĝis Romulus Ladea.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum 16 jaroj inter 1925 kaj 1940 enskribiĝis 1059 studentoj 296 en Kluĵo, 122 en Temeŝvaro. La instruado komenciĝis en januaro 1926. Ĝia artistinstruistaro estis ekluzive rumanaj artistoj, sed ili ĉiuj estis transilvananoj kaj ili bonege konis la hungaran lingvon. La studentoj por studi la teoriajn studobjektojn frekventis la kursojn de la universitato (arthistorio Coriolan Petranu; anatomio Victor Papilian; stereografio kaj perspektivo Atanase Popa, pedagogio Gh. Bogdan-Duică, Liviu Rusu). La sidejo de la lernejo estis en la Promenadplaco de Kluĵo en glikurejpavilono projektita de Lajos Pákey en 19-a jarcento. En studjaro 1927–1928 la instituto havis 120 studentojn. La proporcio de hungaraj studentoj estis meznombre 40%. En studjaro en 1927–1928 la nombro de hungaroj atingis kvardek.

Remomaj studentoj en Kluĵo[redakti | redakti fonton]

Tie studis interalie Sándor Mohy, Piroska Makkai, Ferenc Gáll, Jenő Szervátiusz, Zoltán Andrásy, Antal Andor Fülöp, Imre Hajós, János Incze, Júlia Tollas, István Incze, István Moldován, Béla Simon, Júlia Ferenczy, András Kós, Tasso Marchini. La plej gravaj rumanaj strudentoj estis Petre Abrudan, Eugen Gâscă, Teodor Harşia, Virgil Fulicea, Letiţia Munteanu, Ion Vlasiu. La subtenado fare de ŝtato de la fino de la 1920-aj estis pli kaj pli malmulte, sed en novembro de 1930 ĝi ricevis la staton de la ŝtataj lernejoj. La ministerio la 4-an de januaro 1932 ĉesigis la instuton en Kluĵo kaj poste de la mezo de oktobro 1933 ĝi rekomencis sian agadon en Temeŝvaro en Karklubo. La instituto ĉesis definitive en 1940.

Instruistaro en Temeŝvaro[redakti | redakti fonton]

Ricevis katedron tie Aurél Popp, Ion Vlasiu, de 1934 Gyula Podlipny la ununura hungara instruisto.

Remomaj studentoj en Temeŝvaro[redakti | redakti fonton]

Tie studis Júlia Ferenczy, Erzsébet Erdei, András Kós, Júlia Tollas, Tasso Marchini, István B. Szőnyi, Artúr Vetró, Ferenc Kósa Huba, István Olajos, kaj inter alie la rumana Lucia Piso-Ladea.

Fontoj[redakti | redakti fonton]