Jenő Szervátiusz
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Jenő Szervátiusz | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1903 en Kluĵo |
Morto | 15-an de septembro 1983 (80-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Farkasréti Cemetery |
Ŝtataneco | Rumanio • Hungario |
Familio | |
Infano | Tibor Szervátiusz |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
SZERVÁTIUSZ Jenő (servatius) estis rumana-hungara skulptisto naskiĝinta en Koloĵvaro la 4-an de julio 1903 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de septembro 1983. Li estis la patro de skulptisto Tibor Szervátiusz.

Statuo pri Mór Jókai fare de Szervátiusz
Biografio[redakti | redakti fonton]
En 1925 Jenő Szervátiusz laboris en skulptlaborejo de Gábor Vágó en sia naskiĝurbo. Inter 1925-1927 frekventis la vesperajn kursojn industriartajn de École Libre; inter 1927-1930 la lokan belartan lernejon. En 1933-1934 kun Sándor Szolnay gvidis liberlernejon. Ekde 1934 longtempe laboris en Baia Mare. Post angla militkapteco (1944-1946) hejmenveninte inter 1949-1965 instruis en la loka artaltlernejo. Li laboris el ŝtono, marmoro, sed precipe el ligno.