Peider Lansel
Peider Lansel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1863 en Pizo | ||||
Morto | 8-an de decembro 1943 (80-jara) en Ĝenevo | ||||
Lingvoj | romanĉa [#] | ||||
Ŝtataneco | Svislando [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | P. J. Derin [#] | ||||
Okupo | verkisto • poeto • tradukisto [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Peider LANSEL (nask. 15-an de aŭgusto 1863 en Pizo (Italio); mortis 8-an de decembro 1943 en Ĝenevo) estis poeto, eseisto kaj politika propagandisto por la konservado kaj oficialigo de la retoromanĉa lingvo. Li tradukis multajn poemojn de la monda literaturo en la romanĉan, i.a. de Nietzsche, Heine, Goethe, Lenau kaj Lermontow. Pro sia aktivado por la retoromanĉa lingvo kaj kulturo li en 1933 ricevis la titolon de "prohonora doktoro" de la universitato de Zuriko. Dek jarojn poste li ricevis la "Grandan Premion Ŝiller" (Grosser Schillerpreis) por sia poezia verkaro.
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- La retoromanĉoj / Trad. Georgo Agricola (pseŭdonimo de Hans Jakob). Genève: UEA, 1938. 19 p.
- La vilaĝo en la silento; Tro frue / Trad. Marcel Jaccard: du poemoj en Svisa Antologio. Budapest: Literatura Mondo, 1939, p. 534.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Verkoj de Peider Lansel ĉe Wikisource
- Lansel, Peider en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Retejo pri Peider Lansel (retoromanĉa kaj germana)
- Peider Lansel[rompita ligilo] en la retejo de la grizona komunumo Sent.
- Noto pri vizito de Peider Lansel al UEA en ties revuo Esperanto Feb. 1938, p. 13.