Georg Olms Verlag

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Georg Olms Verlag estas eldonejo en Hildesheim (Germanio) kun publikigaĵoj el fakoj de homa scienco: represoj, mikrofiĉoj kaj nove aperintaj libroj el la fakoj arkeologio, arabistiko, historio, historio de la medicino kaj de la natur-sciencoj, judaj studoj, kultur- kaj literatur-scienco, art-historio, muzik-scienco, novaj filologioj, orientalistiko, filozofio, teologio kaj religi-scienco. En Esperantujo la eldonejo Georg Olms estas konata pro ĝiaj represoj de gravaj interlingvistikaj kaj esperantologiaj verkoj, ekzemple de la Bibliografio de Internacia Lingvo (BIL 1929), de la periodaĵo "La Esperantisto", de la volapuka periodaĵo "Rund um die Welt" k.a.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1886 Hermann Olms malfermis en Hildesheim libro-vendejon, kiu jam antaŭ 1900 estis plilarĝigita al eldonejo. Tiuepoke ĝi fokusiĝis pri lernolibroj, agrikulturaj fakverkoj kaj priregionaj publikigaĵoj.

La filo Georg Olms, al kiu pro politikaj kialoj estis malpermesita librovendeja kaj eldoneja agado dum la nazia regno, fondis la 1-an de novembro 1945 plian librovendejon, kiun li transdonis al sia filo Walter Georg en 1953. Tiu evoluigis el ĝi sciencan brokantejon kaj en 1958 kreis la Georg Olms Verlagsbuchhandlung, kies fokuso estis reprografiaj represoj de bazaj sciencaj verkoj.

En 2007, la ret-prezento OLMS ONLINE estis prezentita al la publiko. Ĝi i.a. ofertas ĉ. 350 volumojn de la represa programo en elektronika formo, i.a. la kompletajn verkarojn de la fratoj Grimm, de Johann Gottfried Herder kaj Christian Wolff.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Olms, Georg W.: Zur Geschichte des Georg Olms Verlages. En: Menade bal püki bal (festlibro por la 50a naskiĝ-tago de Reinhard Haupenthal). Saarbrücken 1998, p. 457–461 (en la germana)
  • 60 Jahre Georg Olms – 325 Jahre Weidmann. 2006. ISBN 978-3-487-13111-5 (en la germana)
  • Festschrift 100 Jahre Olms – Herausgegeben von W. Joachim Freyburg. 1987. ISBN 978-3-487-07920-2 (en la germana)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]