Reĝa Akademio de Belaj Artoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Akademio de Belaj Artoj
art academy
Informoj
fondodato 6-a de julio 1663
fondinto(j) David Teniers la pli juna vd
Situo
Geografia situo 51° 13′ 24″ N, 4° 24′ 25″ O (mapo)51.22344.4069Koordinatoj: 51° 13′ 24″ N, 4° 24′ 25″ O (mapo)
lando Belgio
urbo Antverpeno
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Reĝa Akademio de Belaj Artoj (Belgio)
Reĝa Akademio de Belaj Artoj (Belgio)
DEC
Reĝa Akademio de Belaj Artoj
Reĝa Akademio de Belaj Artoj
Map
Reĝa Akademio de Belaj Artoj
vdr

La Reĝa Akademio de Belartoj de Antverpeno (nederlande Koninklijke Academie voor Schone Kunsten van Antwerpen) estas akademio de plastikaj artoj kaj dezajno (kaj en la pasinteco ankaŭ arkitekturo) en Antverpeno, Belgio. La Akademio estis fondita en 1663 fare de David Teniers la pli juna kaj estas unu el la plej maljunaj artakademioj. La akademio ofertas studprogramojn en arto kaj dezajno (plastika arto, fotarto, oraĵado, scenejo kaj kostumdezajno por teatro, grafika dezajno kaj moddezajno), restarigo kaj instruista trejnado. Proksimume duono de la studentoj venas de ĉirkaŭ la mondo kaj ĝiaj kvar konstruaĵoj estas disaj en la centro de Antverpeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La akademio estis establita kun la licenco de la reganto de la Malaltaj Landoj tiutempe, Filipo la 4-a, reĝo de Hispanio. La akademio malfermis siajn pordojn al membroj de multaj malsamaj nacioj kaj junaj artistoj venis al ĝi de kvardek nacioj, inkluzive de Nederlando, Germanio, Pollando, Irlando, Francio kaj pli. La institucio altiris instruistojn kaj amasigis imponan kolekton de artaĵoj. En 1886, Vincent van Gogh studis tie por mallonga tempo, ĝis li estis forpelita de siaj studoj. Tie studis ankaŭ la fama dezajnisto Henri van de Velde, laŭ kiu poste estis nomita la Supera Lernejo de Dezajno.

En 1885, Leopoldo la 2-a, Reĝo de la Belgoj, fondis la "Nacian Superan Instituton de Belartoj" (National Hoger Instituut voor Schone Kunsten) en la akademio, modeligita laŭ la Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo (france École Nationale Supérieure des Beaux-Arts).

En 1946, la Supera Lernejo de Arkitekturo estis apartigita de la Akademio. En 1963, fako de moddezajno estis malfermita en kiu ses el la plej gravaj modokreantoj de la 1980-aj jaroj kiuj iĝis konataj kiel la "Antverpenaj Sesopo" studis: Dirk Bikkembergs, Walter van Beirendonck, Marina Yee, Dries van Noten, Dirk Van Saene kaj Ann Demeulemeester kaj multaj aliaj el la tuta mondo, kiuj faris la fakon la plej granda en akademio.

En 1995, kadre de reformo de la altlernejo en Flandra Belgio, la Akademio iĝis parto de la Antverpena Universitato de la Artoj (nederlande Artesis Hogeschool Antwerpen; ekde 2013 renomita nederlande Artesis Plantijn Hogeschool Antwerpen) [1].

Inter la diplomiĝintoj de la akademio: Lawrence Alma-Tadema, Jeff Lambeau, Momi Schwartz, Wilhelm Busch, Ford Maddox Brown kaj multaj aliaj.

Theodoor Boeyermans, Antverpeno, Flegistino de Pentristoj (1665), Reĝa Muzeo de Bonaj Artoj, Antwerp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [Een tempel bouwen voor de muzen, een korte geschiedenis van de Antwerpse Academie by Jan Lampo, April 1995] [1885/1985 een eeuw Nationaal Hoger Instituut voor Schone Kunsten te Antwerpen by L.Theo van Looj, 1985/411/7]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]