Willem Vermandere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Willem Vermandere
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1940 (1940-02-09) (84-jaraĝa)
en Menen
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo kantaŭtorogitaristoskulptisto • pentristo
TTT
Retejo http://www.willemvermandere.be
vdr

Willem VERMANDERE estas flandra kabareta artisto/kantisto, skulptisto kaj pentristo.

Willem naskiĝis je la 9-an de februaro 1940 en Lauwe en la belga Westhoek. Lia patro estis klarnetisto. Jam frue Willem VERMANDERE kunmarŝis en la komunuma harharmoniorkestro de Sint-Cecilia.

Willem studis la grekan kaj latinan lingvojn, sed estis pli pasiita de gitaro. Li ankaŭ desegnis karikaturaĵojn de siaj instruistoj en malnetkajeroj. Poste li ekkomponis melodiojn kaj surmuzikigis poemojn. Pli aĝe, li studis religiajn sciencojn en Gent kaj li dum tri jaroj instruis en Nieuwpoort.

Dum la 60aj jaroj Vermanere ekestis konata pro siaj kantoj el la okcidenta flandra dialekto pri ĉiutagaj aferoj, "lia" Westhoek kaj la granda milito. Liaj koncertaj kantoj estas jen facilanimaj, jen ĝisfunde seriozaj.

Li kreis ok longludajn diskojn kaj same multajn KDojn kaj li daŭrigas ankoraŭ. Liaj permanentaj akompanantoj estas Freddy DESMEDT flutoj kaj klarneto) kaj Pol DEPOORTER (gitaroj kaj mandolino).

Liaj plej konataj numeroj estas Als ik zing, Blanche en zijn peird, Bange blankeman, Duizend soldaten, La Belle Rosselle en Ik plantte ne keer patatten, Krullebolle, Mijn Vlaanderland, Reintje, …

Diskografio[redakti | redakti fonton]

KDoj

  • Als Ik Zing (1984)
  • De Eerste Jaren (1989)
  • Help Mij (1993)
  • Een Avond In Brussel (1993)
  • De Vergeten Liedjes (1996)
  • In De Donkerste Dagen (1997)
  • Onderweg (1999)
  • Gezongen Uit De Ark (2000)
  • De Eerste Jaren II (2000)
  • Omzwervingen (2002)
  • Op Den Duur 2003)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]