Wigbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wigbert
sanktulo kaj misiisto
Bildigo de S. Wigbert en St. Marien Burlo kun vinberoj kaj vinbarelo
Bildigo de S. Wigbert en St. Marien Burlo kun vinberoj kaj vinbarelo
Ceteraj titoloj unua abato de monaĥejo Fritzlar
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 670
en Wessex
Morto 747
en Fritzlar
Ŝtataneco Wessex [#]
Sanktulo
Festotago 13-a de aŭgusto, 23-a de majo
Atributoj vinberoj
Patroneco Abatejo Hersfeld
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Wigbert (n. ĉ. 670, m. 747) estis sanktulo kaj misiisto en Frisio kaj Germanio.

Li iĝis monaĥo ĉe Abatejo Glastonbury kiu vojaĝis al Frisio kaj Germanio kun Sankta Bonifacio por konverti la paganojn. Post kiam Bonifacio faligis kverkon veneritan de paganoj ĉe Fritzlar, tiu konstruis preĝejon el la ligno de la arbo, kaj poste fondis benediktanan abatejon tie. Li nomumis Wigbert la unua abato, kaj sub Wigbert la abatejo iĝis centro de klereco. Ekde ĉirkaŭ 737 Wigbert estis ankaŭ abato de Ohrdruf, kie li fondis lernejon por misiistoj al Turingio. Inter liaj studentoj estis Lull kaj Sankta Sturm.

Wigbert estis unue entombigata ĉe Fritzlar, sed poste Lull reentombigis lin en la Abatejo Hersfeld, de kiu li estas la patronsanktulo.