Saltu al enhavo

Sturmio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Sturmio)
Sankta
Sturmio
germana misiisto kaj sanktulo
Sturmio kiel misiisto; banknoto de 1920 de la urbo Marsberg
Sturmio kiel misiisto; banknoto de 1920 de la urbo Marsberg
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 710
en Enns
Morto 17-an de decembro 779 (0779-12-17)
en Abatejo Fulda
Religio romkatolikismo
Lingvoj Mezepoka latino vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo religiulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Abatejo FuldaMontokasinoAbatejo Fulda • Jumièges Abbey • Abatejo FuldaDuklando Saksio vd
1-a abato de Fulda
Dum 744779
Antaŭulo (neniu)
Sekvanto Baugulf
Sanktulo
Honorata en romkatolika eklezio
Kanonizo 1139 de Inocento la 2-a
Festotago 17-a de decembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Sturmio (naskiĝis ĉ. 710 en Bavario, eble en Nandlstadt; mortis la 17-an de decembro 779 en Marsberg) estis germana religiulo kaj misiisto kaj la unua abato de Fulda. Li estas honorata kiel sanktulo en la romkatolika eklezio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el nobela familio, li akompanis Sanktan Bonifacon, kiu estis kristaniginta la gepatrojn, misivojaĝe al Meza Germanujo. Poste Sturmio studis en la klostro de Fritzlar kaj ordiniĝis sacerdoto en 733. Tiam li mem ekagadis misiiste samregione. Post trio da jaroj li forlasis Fritzlar por fondi monaĥejon ĉe la paganoj. Komence li havis setlo-planojn por loko apud Hersfeld antaŭ ricevi en 744 fare de majordomo Karlomano grundon je Ailoha/Eichholz: tie estiĝis la gravega klostro de Fulda. Bonifaco nomumis lin abato.

En 747 li vojaĝis Italujon por viziti la benediktanojn laŭ kies regulo li intencis ordigi sian monaĥejon. Post la morto de Bonifaco li ekkverelis kun Lullo rilate al la rajtoj de la monaĥejo antaŭ la episkopoj: Lullo ja volis ke la episkopoj kontrolu la monaĥojn. Kelkaj monaĥoj, kiuj ne ŝtatis lian severecon kaj rigidecon, akuzis Sturmion antaŭ reĝo Pipino la pli juna pri onidira nerespekto de la majesteco. Sekve Sturmio estis ekziligita por du jaroj (760–762) en Jumièges (Seine-Maritime) antaŭ esti reinvestita abate en Fulda. Sekve la reĝo mem deklaris esti responsa por la klostro kaj la episkopoj tiurilate silentu.

Sturmio ankaŭ profitis de la protekto de Karlomagno kaj peris pacon inter Karlomagno kaj la bavara duko Tasilo la 3-a helponte en la kristanigaj kampanjoj kontraŭ la saksoj en 772 kaj 779. Li mortis dum tia ekskpedicio sur Eres-burgo (apud Marsberg) kaj estis entombigita en Fulda.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Sub lia regado la posedaĵoj de la Abatejo de Fulda pligrandiĝis danke al reĝaj donacoj, la moroj de la monaĥoj pliboniĝis kaj la abateja lernejo bonege evoluis. Kanonizis lin papo Inocento la 2-a en la jaro 1139. Biografiaĵojn pri li oni povas legi en la verko Vita Aegil abbatis de Brun Candidus.

Literaturo[redakti | redakti fonton]