Lupus Servatus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lupus Servatus
Persona informo
Loup de Ferrières
Lupus Servatus
Naskiĝo ĉ. 805
en Ĉefepiskopujo de Sens
Morto post 861
en Ferrières-en-Gâtinais
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaMezepoka latino vd
Ŝtataneco Karolida Imperio vd
Profesio
Okupo teologo • filozofoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Epitoma rei militaris de Vegetius en manuskripto farita por Lupus

Lupus Servatus (ankaŭ Servatus Lupus kaj Lupus el Ferrières; * ĉ. 805; † post 861) estis abato de la benediktana monaĥejo de Ferrières-en-Gâtinais, teologo kaj konfidulo de imperiestro Karlo la Senhara. Liaj leteroj brilas per literatura kvalito estante fonto grava historiografia por la epoko de la karolidoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro Antelmus devenis el Bavario, lia patrino Frotilde estis frankino el la regiono Gâtinais en centra Francujo. La episkopoj Héribold kaj Abbo el Auxerre estis liaj fratoj. Lupus Servatus jam kiel junulo iĝis monaĥo en Ferrières venonte ĉ. 828 al la Abatejo de Fulda kie Rabano Maŭro instruis lin. Liaj amikoj estis Eginhardo kaj verŝajne ankaŭ Goteskalko de Orbais.

Ĉ. en 836 li revenis al Ferrières kie li apogitis fare de la imperiestrino Judit kaj de ties filo Karlo la Senhara. En 840 li elektitis abato de Ferrières. En la kvereloj pri la regado en la Karolida Imperio post la morto de Ludoviko la Pia li ĉiam fidelis al Karlo la Senhara kaj komisiitis de li ankaŭ en multaj diplomatiaj misioj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li skribis plurajn etajn teologiajn verkojn, en kiuj troviĝis biografioj de la sanktuloj Maksimino el Treviro kaj de Wigbert. Por la margrafo Eberhardo el Friulo li ekkolektis leĝarojn kaj ordonoj (capitularia). El la multo da leteroj liaj konserviĝis 132, kiujn tre supozeble eldonis lia disĉiplo Hejriko el Auxerre. Ili atestas ties klasikan edukadon estante influataj de la leteroj de Cicerono. Apartan intereson li havis pri filologio; li kolektis manuskriptojn de klasikaj aŭtoroj (i.a. de Cicerono, Boecio, Valerius Maximus), kiujn li komentis kaj kopiigis en sia kopilaborejo. Pri liaj klopodoj havigi al si la verkon tiam tre maloftan De vita Caesarum de Suetonio rakontas la leteroj 10, 4 kaj 91, 4. Lupus Servatus nombriĝis inter la unuaj legantoj de Vita Karoli Magni kaj estante plena de admiro li skribis en la letero 1, 5 ke tiu ĉi prikarla biografio estus vere de cicerona digneco kaj - kontraŭ al multaj aliaj samtempaj produktoj - perfekta realigo de antikvaj stilaj idealoj.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Vita Maximini episcopi Trevirensis auctore Lupo. (MGH, interrete)
  • Lupi vita Wigberti abbatis Friteslariensis. (MGH, interrete)
  • Lupi abbatis Ferrariensis epistolae. (MGH, interrete)
  • Peter Kenneth Marshall (eld.): Servati Lupi Epistulae. Teubner, Leipzig 1984.
  • Oliver Münsch: Der Liber legum des Lupus von Ferrières. (Freiburger Beiträge zur mittelalterlichen Geschichte, Bd. 14), Peter Lang, Frankfurt am Main, Berlin, Bern, Brüssel, New York, Oxford, Wien 2001, ISBN 978-3-631-38026-0.
  • Michael Fleck (eld.): Leben und Wundertaten des Heiligen Wigbert. „Lupus servatus“. Das Leben des heiligen Wigbert. Die Wundertaten des heiligen Wigbert. (Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Hessen, Bd. 67), Marburg 2010.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Kenneth Marshall: The Codex Bernensis of the letters of Servatus Lupus, abbot of Ferrières. In: Revue bénédictine 91 (1981), p. 164–169.
  • Peter Kenneth Marshall: The „Epistulae“ of Servatus Lupus, Abbot of Ferrières. Some Textual Notes. In: Revue bénédictine 89 (1979), p. 183–187.
  • Peter Kenneth Marshall: The learning of Servatus Lupus. Some additions. Ĉe: Mediaeval Studies 41 (1979), p. 514–523.
  • Andreas Merkt: Servatus Lupus. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 9, Bautz, Herzberg 1995, ISBN 3-88309-058-1, kolumnoj 1468–1470.
  • Werner Andreas Schmidt: Verfassungslehren im 9. Jahrhundert. Die Fürstenspiegel und politischen Schriften des Jonas von Orléans, Hinkmar von Reims, Sedulius Scottus, Servatus Lupus von Ferrières und Agobard von Lyon. Mainz 1961.
  • Steven A. Stofferahn: Knowledge for Its Own Sake? A Practical Humanist in the Carolingian Age. Ĉe: The Heroic Age. A Journal of Early Medieval Northwestern Europe 13, 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]