Hans Liberg
Hans Liberg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1954 (70-jaraĝa) en Amsterdamo |
Lingvoj | nederlanda • germana • angla |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | pianisto kabaredisto gitaristo muzikologo |
TTT | |
Retejo | http://www.hansliberg.com |
Hans Liberg (Amsterdam, 18-a de aprilo 1954) estas nederlanda kabaredisto kiu laboras ĉefe per muziko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis inspirita de la pianludado de la avino kaj lernis pianon kaj gitaron ankoraŭ kiel lernanto. Poste li lernis ankaŭ klarineton, bankon kaj trumpeton. Post la lerneja tempo en Breda li studis muziksciencon en Amsterdamo.
En 1983 li sukcesis eniri la finalon de la Camarettenfestival.
Prezentoj
[redakti | redakti fonton]Liberg estas kapabla pianisto, sed ludas en siaj prezentoj ankaŭ plurajn aliajn instrumentojn. Temas ĉefe pri klasika muziko. Li ludas mallongajn konatajn pecojn kaj intermiksas ilin kun aliaj konataj melodioj el ĵazo kaj popmuziko, kaj tiel trompetas la publikon. Li multe improvizas, kaj danke al siaj lingvokonoj li povas alparoli publikojn en diversaj landoj en ties lingvo.