Louis Neefs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Neefs
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1937 (1937-08-08)
en Gierle
Morto 25-an de decembro 1980 (1980-12-25) (43-jaraĝa)
en Lier
Mortokialo trafikakcidento
Ŝtataneco Belgio
Familio
Infanoj Günther Neefs • Ludwig Neefs
Okupo
Okupo kantisto • televida prezentisto
vdr

Louis Neefs (Gierle, 8-a de aŭgusto, 1937Lier, 25-a de decembro 1980) estis belga kantisto kaj grava defendanto de la flandra kanto kaj de la flandra kabareta arto. Lia karakteriza profunda, varmeta voĉo faris de li unu el la plej famaj nederlandlingvaj kantistoj iam vivintaj.

Liaj plej konataj kantoj estas Mia amiko Benjamin'Margrietje, (Ho, Ho) mi havas zorgojn, Je la strando de Oostende, Jennifer Jennings, Martine, Lasu nin floro kaj Annelies uit Sas van Gent.

Liaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Lia unua sukceso venis en 1960: Ein kleines Kompliment. Tiu kanto signifis la fina venko en lia kariero sekvita de multaj vinildiskoj. Multaj el liaj sukcesoj kiel Mia amiko Benjamin, Annelies uit Sas van Gent, Sur la strando de Oostende, Dimanĉa tagmezo Lilian kaj Lasu nin floro estis en la adaptoj en la nederlanda de zorge elektitaj usonaj kantoj ofte verkitaj de Phil van Cauwenbergh.

Neefs kantis en diversaj lingvoj, sed fine li havis la plej vendoj sukceso en Flandrio kaj Nederlando. Unu el liaj plej grandaj sukcesoj Margrietje, produktita de Peter Koelewijn finis en Nederlando en la listo de la plej sukcesaj 10 kantoj (Top 10).

Kantkonkursoj[redakti | redakti fonton]

En 1965 li gajnis kun Wat een leven (Kia vivo) la unuan lokon dum la flandra popularkanta festivalo. Neefs sukcese partoprenis en multaj kantokonkursoj, ankaŭ internaciaj : li ekzemple partoprenis en 1968 en Ateno en la internacia "Olimpiado de la populara kanto" kie li akiris gloran venkon kun la kanto Iris. Li dufoje reprezentis Belgion en la Eŭrovido-kantokonkurso : en Vieno (1967) kun Ho, ho, Ho, mi havas zorgojn kaj en Madrido (1969) kun Jennifer Jennings. Ambaŭ fojojn li finis kiel sepa.

Engaĝiĝo[redakti | redakti fonton]

Louis Neefs estis socie engaĝitaj. Krom sentema al la emerĝanta mediatemo (vidu la kanto Lasu nin floro (1970), la kantisto ankaŭ luktis por pli bona traktado de la flandra kanto, ĉar en tiu tempo pli ol 80% de la kantoj ne estis en la nederlanda. Li trovis ke la naciaj radiostacioj devus almenaŭ aŭdigi 20 ĝis 25% de la kantoj en la nederlanda lingvo, kiu kondukis lin en konflikto kun tiamaj radioproduktistoj.

Fatala akcidento[redakti | redakti fonton]

Neefs kaj sia edzino Liliane mortis en la aĝo de 43, je kristnakso 1980, en trafikakcidento en Lier. Günther, unu el la tri filoj de Neefs, poste fariĝis ankaŭ konata flandra kantisto.

Protestkanto por konservi la vivon sur tero[redakti | redakti fonton]

Lia kanto Laat ons een bloem (Lasu nin floro) estis elektita kiel la plej bela nederlandlingva kanto en la programo Zo is er maar één (tiel estas nur unu) de la flandra radiostacio unu (2-a junio 2006).

La kanto estis origine kanto de Wally Whyton, angla kantverkisto kiuj dum la sesdekaj jaroj verkis Leave them a flower (Lasu ilin floro)[1].

Lukto por lingva justeco [redakti | redakti fonton]

Louis Neefs estis socie engaĝitaj. Krom sentema al la emerĝanta temo de ekologio (vidu la kanton Lasu nin floro (1970), la kantisto ankaŭ luktis por pli bona traktado de la flandra kantaro[1], kiu ekzistis sufiĉe kvalite kaj kvante, sed ne tiom plaĉus al programdirektoroj[1]. Ĉar en tiu tempo (1970-aj jaroj) pli ol 80% de la kantoj ne estis en la nederlanda[2] kaj flandraj kantistoj de la populara flandra kanto (i.a. Neefs) havis la impreson ke ilia muzikĝenro ne estis sufiĉe akceptita pro antaŭjuĝoj, ekzemple tro specifa[3], li organizis en 1976 protestagadon kiu portis lin en konflikto kun tiamaj programproduktistoj[1]. Belgio importis ankaŭ tiutempe multe da muzikon el eksterlando por kiu la belgaj radiostacioj pagis rajtojn al eksterlandaj artistoj. Tio interalie kreis ekonomian malavantaĝon pro manko de enspezofontoj por la enlandaj kantistoj. Sen sufiĉa aŭdigo la publiko ne sufiĉe konatiĝas kun enlanda kantaro, sekve malpli elspezoj por tiu muziko (ekonomia argumento pli ol el vidpunkto de artista libereco kaj lingva identeco)[4]. Louis Neefs trovis ke la flandraj radiostacioj devus almenaŭ aŭdigi 20 ĝis 25% de la popularaj kantoj en la nederlanda lingvo[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Filmeto Laat ons een bloem (Lasu nin floro)

Listo de multlingvaj muzikgrupoj kaj kantistoj - multlingveco en muziko

Lingva diskriminacio

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1958: Het Peloton
  • 1960: Ein kleines Kompliment ( inter alie Mijn dorpje in de Kempen)
  • 1961: Tango Für Einsame Herzen
  • 1962: Louis Neefs (kun Wat een leven, Ik lees in je ogenSisteen tons kaj Een gitaar in de nacht)
  • 1963: Kantoj por malgrandaj kaj grandaj homoj
  • 1969: Eurovision (kiu malgraŭ la titolo ne enhavas liajn du kantoj dum Eurovision)
  • 1971: Het beste van Louis Neefs (kun, inter aliaj, Laat ons een bloem (Lasi nin floro), Jennifer Jennings kaj Mijn vriend Benjamin)
  • 1971: Hallo met Louis Neefs (kompilado)
  • 197?: Tijl (Strigopegulo)
  • 1976: Mijn dorp in de Kempen kun Hé lieve mensen (Hej karaj homoj)
  • 1980: Nooit zonder jou (kun Martine, Annelies uit Sas van Gent kaj Je la strando de Oostende)
  • 1982: Louis (kompilalbumo)
  • 1982: 38 oraj sukcesoj (kompilalbumo)
  • 1990: Kariero (kompilalbumo)
  • 2000: 20 jarojn poste
  • 2010: Oro de ĉi tie

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (nederlanda) Marc Brillouet,Viva Louis Neefs, biografio, radio 2, 2015, konsultita la 8-an majo 2017.
  2. Analizo de la top 20 (furorlisto) en diversaj eŭropaj landoj montris ke la nombro de nacilingvaj kantoj estis kreskanta denove post grava malkresko en la jaroj 1980 kaj 1990 : (angla) Irving Wolther : "Die perfekte Welle", eblaj solvoj al la krizo de la internacia muzikindustrio kun la helpo de nacilingva muziko, Popular Music 27(02):289 - 297, majo 2008, konsultita la 9-an majo 2017.
  3. (nederlanda° Paulien Van Der Jeugt, Quota voor Vlaamse, Nederlandstalige muziek op de radio: Waarom wel, waarom niet, of hoe anders? (Kvotoj por flanda, nederlandlingva muziko je la radio), p.62 Vrije Universiteit Brussel, 2014-2015, konsultita la 9-an majo 2017.
  4. (nederlanda° Paulien Van Der Jeugt, Quota voor Vlaamse, Nederlandstalige muziek op de radio: Waarom wel, waarom niet, of hoe anders? (Kvotoj por flanda, nederlandlingva muziko je la radio), p.56 Vrije Universiteit Brussel, 2014-2015, konsultita la 9-an majo 2017.