Seniorenclub
| Seniorenclub | |
|---|---|
| televida programo | |
| Origina lando | Aŭstrio |
| Aktoroj | Hilli Reschl • Willy Kralik • Ernst Hagen • Alfred Böhm |
| Elsendo | |
| Unua elsendo | 14 dec. 1968 |
| Eksteraj ligiloj | |
| ĉe IMDb | |
Seniorenclub (laŭvorte: Oldula klubo) estis tre ŝatata televidserio de la aŭstra ŝtata televidstacio ORF inter 1968 kaj 2000; komence po unu fojo por monato, poste ĉiudimanĉe. Sume spekteblis 1238 eldonoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Kiel scenejo de la elsendoj servis imititaj kafej-kulisoj, kies personaron aktoris seri-teamanoj. Fiksaj punktoj de ĉiu elsendo estis humurplenaj dialogoj de la moderigistoj Willy Kralik (li estis la porĉiama klubsekretario) kaj Ernst Hagen, kiu estis inventinta ĉi televidaĵon kune kun Michael Danzinger. Aldone vizitis ade multaj gastoj. Post la morto de Hagen anstataŭis de 1984 Rudolf Lindner kaj fine la iama arta sketistino Ingrid Wendl (ekde 1993). En ĉiu elsendo konsiladis ekz. kuracisto aŭ alia fakulo pri poroldulaj temoj kaj elstaraj respektive ankoraŭ ne konataj artistoj distris onin per muziko. Konstantaj "kunlaborantoj" estis sprita kaj simpatia kelnero kiun rolis Kurt Sobotka (1968-70), Ossy Kolmann (1970) , Alfred Böhm (dum multaj jaroj post 1970) kaj Rudolf Buczolich. La kelnerino estis Hilli Reschl. Krome aperis ofte kritikema kutimulo (Heinrich Schweiger). Ofte videblis ankaŭ la kabaredistino Lore Krainer. Ekde la komenco ĝis 2007 respondecis pri la muziko la pianisto Michael Danzinger. La gastoj regule renkontiĝis ĉe trinkejo por babiladi kun la gekelneroj aŭ eĉ kantis.
Posteula produkto
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2000-a oni anstataŭigis la elsendon per la magazino Schöner Leben, kio pli multe kongruus al intertempe ŝanĝiĝintaj vivmanieroj.

