Helmut Qualtinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmut Qualtinger
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1928 (1928-10-08)
en Vieno
Morto 29-an de septembro 1986 (1986-09-29) (57-jaraĝa)
en Vieno
Mortis per cirozohepata kancero vd
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Memorigilo Helmut Qualtinger
Familio
Edz(in)o Leomare Qualtinger • Vera Borek vd
Infanoj Christian Qualtinger vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • filmaktoro • teatra aktoro • kabaredisto • televida aktoro vd
Laborkampo dramaturgio vd
Aktiva en GrazVieno vd
Verkado
Verkoj Q1194235 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Helmut QUALTINGER [HELmut KVALtinga] estis aŭstra verkisto, aktoro kaj kabaredisto. Li naskiĝis je la 8-a de oktobro 1928 en Vieno kaj mortis je la 29-a de septembro 1986, same en Vieno.

Qualtinger jam kiel 17-jarulo publike kabaredis kiel "kulturkomisaro" (mem-donita titolo). De 1947 li kontribuis al la kabareda revuo Die Grimasse ("la grimaco") en Vieno. Ĝis la jaroj 1960-aj li kunagis en la kabareda trupo Das namenlose Ensamble ("la sennoma ensemblo") kune kun Gerhard Bronner, Michael Kehlmann, Georg Kreisler, Louise Martini, Carl Merz, Peter Wehle.

En 1961 Qualtinger konatiĝis per sia figuro Der Herr Karl ("sinjoro Karlo"), kiu, sola sur la scenejo, rakontas al nevidebla partnero pri sia vivo (dum la tempo de naziismo). El liaj ŝajne senkulpaj rimarkigoj montriĝas, ke li estas senkaraktera oportunisto kaj subtenis naziismon, sen esti konvinkita pri ĝi. Per tiu figuro Qualtinger kritikis sintenon ne maloftan en naziisma Aŭstrio. Tiu kritiko portis al li multe la riproĉoj kaj malferma malamo en la lando.

Helmut Qualtinger ankaŭ aperigis multajn sondiskojn, ekzemple Schwarze Lieder (nigraj kantoj) laŭ poemoj de H. C. Artmann kaj Gerhard Rühm.

Apud sia kabareda kaj verkista agado Qualtinger pli kaj pli aktoris ankaŭ en filmoj. Konataj estas liaj roloj kiel kalibro-majstro en "Das falsche Gewicht" (la falsita pezilo) kaj kiel patrulo Remigio de Varagine en "Il nome de la rosa" (la nomo de la rozo) de Umberto Eco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]