Louise Martini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louise Martini
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1931 (1931-11-10)
en Vieno
Morto 17-an de januaro 2013 (2013-01-17) (81-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo radio-prezentisto • teatra aktoro • filmaktoro
vdr
Louise Martini en la studioj de la radistacio usona por Aŭstrujo Rot-Weiß-Rot, aprilo 1952

Louise MARTINI (vere Marie-Louise Chiba, nefraŭline Schwarz; naskiĝinta la 10-an de novembro 1931 en Vieno, mortinta samloke la 17-an de januaro 2013[1]) estis aŭstra aktorino kaj radimoderigistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filino de oficialulo ŝi malkovris la emon je aktorado kiam ŝi aktoris kiel lenrantino sceneje en la teatraĵo Der Bauer als Millionär de Ferdinand Raimund. Jam malpost lerneja karierfino ŝi ekigis trejniĝon aktoran ĉe Max-Reinhardt-seminario kio sukcese finiĝis jaron post la lerneja maturiĝekzameno.

Ŝia unua dungiĝo estis en la 1950-a jaro ĉe Kleines Theater de Viena Koncertodomo, poste videblis ŝi ĉe la teatrejo Volkstheater, ĉe kela teatrejo de Michael Kehlmann, ĉe Theater in der Josefstadt kaj ĉe Popola Operejo de Vieno.

Ekde 1956 anis ŝi ĉe kabareda trupo kiu hodiaŭ nomiĝas Namenloses Ensemble: kune kun Gerhard Bronner, Helmut Qualtinger, Carl Merz, Peter Wehle, Georg Kreisler kaj Michael Kehlmann. Sinprezento ŝia okazis je la Festivalo de Salcburgo kaj la festivaloj de Bregenz. De la komenco en 1957 ŝi estis moderigistino ĉe la poraŭtista elsendo Autofahrer unterwegs de ORF.

En 1962 ŝi tamen transloĝiĝis Munkenon sukcesonte en la muzikalo Irma la douce. Poste ŝi membris en la ensemblo aktora de Deutsches Schauspielhaus je Hamburgo, ĉe Münchner Kammerspiele kaj 'ĉe 'Residenztheater en Munkeno.

La unua televida rolo estis en 1963 sub la reĝisorado de Ludwig Cremer ĉe Spiel im Morgengrauen. Multaj homoj konas ŝin ĉefe de ŝiaj multaj televidaj aperoj, kun gravaj roloj en serioj, ekz. ĉe Das Traumschiff, Derrick, Der Kommissar, Tatort, Kottan ermittelt kaj Ein Fall für zwei. Ĉe la luda televidspektaklo Dalli Dalli ŝi eĉ ĵurianis. Nek neglektiĝis tiam la radifonia laboro ĉar ŝi pretigis sian voĉon en multaj radidramoj.

Reveno Vienon estis en 1968; ŝi loĝis en bloko kiu ekde septembro 1989 portas la nomon de Helmut Qualtinger (Helmut-Qualtinger-Hof). Dum 17 jaroj ŝi moderigis en la tria kanalo radifonia de ORF (Ö3) la ĉiusemajnajn elsendojn Mittags-Martini kaj Martini-Cocktail. Ne malofte gast(ig)adis ŝi en la altkvalita televida babiladrondo Club 2.

Post longa sindeteno de surceneja apero venigis ŝin Felix Dvorak en 1997 por la rolo de Valerie en teatraĵo de Ödön von Horváth, Geschichten aus dem Wiener Wald. Loko estis la urba teatrejo de Berndorf. Specialajn personegajn ligilojn havis ŝi al la viena teatrejo Theater in der Josefstadt en la oka viena urbodistrikto, al kies ensemblo ŝi anis ĝismorte. La 60-an datrevenon surscenejestadan ŝi festigis en la 2009-a jaro per aĵo sub la titolo Nylons, Swing und Chesterfield dum kio spekteblis eltiraĵoj el diversaj roloj.

Honorita estis ŝi i.a. per ricevo de Goldene Kamera (1978), Goldene Ehrenmedaille der Stadt Wien (1987), Johann-Nestroy-Ring (1997) kaj Goldenes Wiener Ehrenzeichen (2006). En 1998 aperis la libro Ein O für Louise – Wien in den 50er Jahren.

Krome gravis ŝi kiel recitantino kanta, kio reaŭdeblas ekz. sur la sondisko Frivolitäten – 10 Diseusen – 10 Chansons kiu publikiĝis ĉe Polydor.

Post la unua geedzeco kun la vibrafonisto Bill Grah estis ŝi inter 1966 ĝis 2004 edzino de la reĝisoro Heinz Wilhelm Schwarz kiu verkis multajn tekstojn de ŝiaj kanzonoj. Ŝia urnotombo troviĝas sur la tombejo de Salzburg-Anif.[2]

En 2014 oni nomis por ŝi straton en 3-a urbodistriko de Vieno (Landstraße), Louise-Martini-Straße.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1956: Wenn Poldi ins Manöver zieht (Manöverzwilling)
  • 1958: Man ist nur zweimal jung
  • 1960: Meine Nichte tut das nicht
  • 1962: Der kleine Lord
  • 1963: Die endlose Nacht
  • 1963: Zwei Whisky und ein Sofa
  • 1963: Spiel im Morgengrauen (televidfilmo)
  • 1966: Der Fall Mata Hari (televidfilmo)
  • 1967: Das Kriminalmuseum – Die Telefonnummer
  • 1968: Professor Columbus
  • 1969: Sag’s dem Weihnachtsmann (televidfilmo)
  • 1969: Schwester Bonaventura
  • 1969: Spion unter der Haube
  • 1970: Deep End
  • 1970: Der Fall Regine Krause
  • 1971: Der Kommissar – Der Moormörder
  • 1972: Tatort: Münchner Kindl
  • 1973: Alfie (televidfilmo)
  • 1975: Der Kommissar – Die Kusine
  • 1976: Lobster – Blut (serio)
  • 1976: Inspektion Lauenstadt – Ein Herr aus Hamburg (serio)
  • 1976: Inspektion Lauenstadt – Der achte Einbruch (serio)
  • 1976: Kottan ermittelt – Hartlgasse 16a
  • 1977: Tatort – Himmelblau mit Silberstreifen
  • 1978: Derrick – Die verlorenen Sekunden (serio)
  • 1978: Polizeiinspektion 1 – Auf den Hund gekommen (serio)
  • 1979: Balthasar im Stau]] (televidfilmo)
  • 1979: Santa Lucia
  • 1980: Polizeiinspektion 1 – Die unangenehme Sache mit Berndi (serio)
  • 1982: Derrick – Ein unheimliches Erlebnis (serio)
  • 1983: Das Traumschiff: Amazonas (serio)
  • 1983: Die Krimistunde (televidserio, epizodo 6: "Die Abrechnung")
  • 1986: Die Stunde des Léon Bisquet
  • 1986: Irgendwie und Sowieso
  • 1988: Jakob und Adele – Kurerlebnisse (serio)
  • 1989: Ein Heim für Tiere]] (televidserio, unusola epizodo)
  • 1989: Mit Leib und Seele (televidserio)
  • 1990: Der Alte: Der Nachfolger (serio)
  • 1991: Ilona und Kurti
  • 1993: Bistro, Bistro (televidserio)
  • 1993: Rosamunde Pilcher: Stürmische Begegnung (serio)
  • 1996: Der Schattenmann (televidfilmo en pliaj partoj)
  • 1997: Qualtingers Wien
  • 2005: Daniel Käfer – Die Villen der Frau Hürsch (televida filmo)
  • 2007: Der Bulle von Tölz: Wiener Brut

Radidramoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1978: Goldene Kamera
  • 1986: Goldene Ehrenmedaille der Bundeshauptstadt Wien
  • 1997: Nestroy-Ring
  • 2006: Goldenes Ehrenzeichen des Landes Wien
  • 2011: Österreichischer Kabarettpreis

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hermann J. Huber: Langen Müller’s Schauspielerlexikon der Gegenwart. Deutschland. Österreich. Schweiz. Albert Langen. Georg Müller Verlag. München Wien 1986, ISBN 3-7844-2058-3, p. 636
  • Kay Weniger: Das große Personenlexikon des Films. Die Schauspieler, Regisseure, Kameraleute, Produzenten, Komponisten, Drehbuchautoren, Filmarchitekten, Ausstatter, Kostümbildner, Cutter, Tontechniker, Maskenbildner und Special Effects Designer des 20. Jahrhunderts. Band 5: L – N. Rudolf Lettinger – Lloyd Nolan. Schwarzkopf & Schwarzkopf, Berlin 2001, ISBN 3-89602-340-3, p. 306.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]