Kottan ermittelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kottan ermittelt
televida serio
Originala lingvo germana lingvo
Origina lando Aŭstrio
Aktoroj Peter Vogel
Amplekso
Sezonoj 6
Epizodoj 19
Elsendo
Elsendita 8 aŭg. 1976 – 6 dec. 1984
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Kottan ermittelt (laŭvorte: Kottan enketadas) estis groteska kriminalfilmserio el Aŭstrio. Ĉefrolulojn havis la aktoroj Lukas Resetarits, Walter Davy, Curth Anatol Tichy, Kurt Weinzierl, Bibiana Zeller, Gusti Wolf. Produktintoj estis ORF, poste kune kun ZDF.

Patzak kaj Zenker en 2009, la farintoj de la televidserio Kottan ermittelt

Ĝi daŭris de 1976-83 kaj tre furoris en tuta Aŭstrio. Lingve ĝi helpis konatigi vienajn dialektvortojn ankaŭ ekstere de Vieno, simile al la televidserio Ein echter Wiener geht nicht unter. Reĝisoro estis Peter Patzak, scenaristo Helmut Zenker.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1974 Helmut Zenker skribis la unuan krimhistorion pri la viena polica majoro Adolf Kottan. Kiel aŭdlibro tiu historio produktitis fare de la radifonia landa studio de Malsupra Aŭstrio kaj la germana Südwestfunk [1]kaj senditis en printempo de 1976. La saman jaron faritis ankaŭ televiddrameto kun la titolo Hartlgasse 16a kiu igis kontroversian diskuton disde la flanko de la policista sindikato precipe pro la prezento de policista deĵorado.

Laŭditis la enscenigo kaj la aktora laboro tial ke oni ekigas tutan serion. Jam en la unuaj epizodoj plej superpezis la satiraj elementoj, sed tiam ankoraŭ kun la sincera motivo prezenti la ĉiutagan laboron de la policanoj. Ĉe la malfruaj epizodoj tio ne plu gravis sed unuarange groteskaĵoj. Reĝisoro estis ĉiam Peter Patzak. Ekde 1980 kunlaboris ZDF.

Ĉefroloj[redakti | redakti fonton]

La rolon de Majoro Kottan ludis Peter Vogel, Franz Buchrieser kaj Lukas Resetarits. Kottan loĝas (ekde la 8-a epizodo) kun edzino, filo kaj patrino, kiu ŝatas legi krimromanojn kaj fari teoriojn pri perfekta mortigo. Kottan ne malofte estas maldiligenta kaj ne ĉiam kondutas ĝentile kun sia diligentega helpanto Schrammel (ludate de Curth Anatol Tichy). La laste menciita ĉiam volas esti perfekta ne komprenante la ironion de Kottan. Li plukleriĝas per la legado de krimromanoj, ĉefe pri la komisaro Mike Hammer (de Mickey Spillane). Ofte li inteligentece ne egalas siajn kolegojn.

Paul Schremser (Walter Davy iĝas baldaŭ sekciestro preferite al Kottan. Komence li estis nura asistanto de Kottan, traktite multe pli ĝentile fare de Kottan en komparo kun Schrammel. Sian lamulbastonon li utiligas ankaŭ kiel maŝinpafilon, por faligi homojn aŭ por malhelpi la fermon de domopordoj antaŭ la nazo de la enketantaj policistoj fare de homoj malkunlaboremaj. Ĉe manko de deliktoj klarigotaj la tri policistoj formas trion muzikbandistan nome Kottans Kapelle (aparte en la filmoj de la 1980-aj jaroj).

La policaj prezidantoj Alfred Pilch (epizodoj 3-6: ludite de Harald von Koeppelle) kaj poste Heribert Pilch (epizodoj 7–19, ludite de Kurt Weinzierl) estas ĉiam malkvieta pro la reputacio de la viena polico. La plej grandaj malamikoj estas muŝoj. Dum la ĉasado la prezidanto plurfoje sin ĵetas el la fenestro. Poste li daŭre kverelas kun kafoaŭtomato starigita de Kottan. Ĝi rifuzas persiste doni kafon al la prezidanto. Pilch pli kaj pli ricevas trajtojn de frenezulo.

La kadavrojn trovas ofte la tre simpatia senhejmulo Erwin Drballa (ludite de Carlo Böhm), kiu kontaktiĝas kun Kottan poste ankaŭ per radiomorsiilo kiam liaj eltrovoj de mortigitoj ekoftas.

La epizodoj kun enhavo[redakti | redakti fonton]

Hartlgasse 16a (epizodo 1 - 1976)[redakti | redakti fonton]

Leterportisto trovis la per vajco murdigitan pensiulinon Gertrude Klenner en loĝejo de ĉe Hartl-strateto nr 16a. Kottan eltrovas oftan frekventon de jugoslavianoj surloke. Tamen li ne sukcesas konkretigi lian suspekton kontraŭ ili.

Der Geburtstag (epizodo 2 - 1977)[redakti | redakti fonton]

Tian ĉi donacon Kottan ne atendis apud sia semajnfina kabano: inter neĝoplenaj abioj ĉasisto malkovris murditan knabinon. Suspektito tuj arestatas - ŝia koramiko. Sed la sekvontan tagon - jen nova kadavro. Tiu episodo estas la lasta en kiu la aktoro Peter Vogel ludis la rolon de la polica komisaro Kottan.

Wien Mitte (epizodo 3 - 1977)[redakti | redakti fonton]

Ĉe la stacidomo Wien Mitte mortpafatas viro. Ununura atestanto estas senhejmulo. Kottan identecigas la mortigiton - aksekuraĵvendisto nome Gerald Horvath, kies edzino jam dum jaroj havas intiman rilaton kun ia entreprenisto. La solvo de la enigmo klaras, sed nur ŝajne.

Nachttankstelle (epizodo 4 - 1978)[redakti | redakti fonton]

La benzinstacio kun nokta servo kaj kafejo estas loko ŝatata de junaj fanatikuloj de motorcikloj, de ĉiesulinoj kaj de etkrimuloj. Kiam la filo de la posedantino murdatas, komisaro Kottan komencas la esploradon. La kazo evidentiĝas tre komplika! Ĉu kulpas eĉ lernantoj? La filino de Kottan, Sissi, gravedigite de Gerhard Bösmüller en la momento de la deviga jeso antaŭ la oficejo je civila stato ne kapablas edziniĝi. Peter Vogel re-aperas ekrane an alia rolo, kiel la altranga oficisto Horeis.

Drohbriefe (epizodo 5 - 1979)[redakti | redakti fonton]

S-ino Komarek, vidvino, ricevas minacleterojn. Kio unue ŝajnas esti ĉiutaga fiaĵo kaj ne kazo por Kottan de la sekcio pri murdoj baldaŭ ekakriĝas. Jen murdo: en viena etĝardena setlejo malkovratas kadavro. Dum serĉesploradoj surloke la policanoj konfrontiĝas al muroj de silento kaj malamikeco.

Räuber und Gendarm (epizodo 6 - 1980)[redakti | redakti fonton]

Unuavide bone planita krimaĵo baldaŭ evidentiĝas kiel pelmelo de krimuloj - kio tute ne faciligas la laboron al la vienaj policistoj. Kun la du asistantoj Schrammel kaj Schremser la patrolestro Kottan devas klarigi la cirkonstancojn de supriza atako en poŝtoficejo kun ŝtelita monsumego. La krimuloj inter si mem kaj la apero de mistera homo intencanta murdi Kottan kreas multajn groteskaĵojn dum tiu ĉi epizodo.

Die Beförderung (epizodo 7 - 1981)[redakti | redakti fonton]

Uzurulo estis mortigita. Sukcese la polica teamo ekserĉas. Kottan kaj Schrammel faras profesi-celan vojaĝon al la hispana insulo Lanzarote por daŭre sekvadi la suspektiton. Por Kottan la momento ne estas bone malĉeesti en Vieno: la muŝkaptisto Pilch intertempe faras karieron en la polica hierarkio kaj eĉ la ĝis tiam amika kolego Schremser ekinteresiĝas plialtigi sian rangon.

So long, Kottan (epizodo 8 - 1981)[redakti | redakti fonton]

Majoro Kottan estas telefone avertita pri murdo, kiu fakte ne multe pli malfrue okazas - en hala naĝejo (Jörgerbad) murdatas maljunulino. La viro, kiu antaŭanoncis la murdon, denove alvokas kaj antaŭdiras novajn murdojn. Kottan laboregas sed tri fojojn malfruas. La krimulo denove telefonas - nun Kottan devas esti pli ruza.

Die Einteilung (epizodo 9 - 1981)[redakti | redakti fonton]

Laboras ĉe la plej granda aŭstra ĵurnalo du influoplenaj t.n. disdonantoj kiuj decidas pri la respektivaj vendolokoj por la malbone salajritaj, fremdlandaj ĵurnalvendistoj. Pro la graveco havi bonajn vendolokojn la disdonantoj estas subaĉetitaj fare de la povraj ĵurnalvendistoj. Sed unu el la du disdonantoj pagos por tio per sia vivo. Li minacatas fare de vendisto kiu sentas sin fraŭdita. Samtage ankoraŭ okazas alia murdo. Kottan komencas serĉesplori kaj enketi supozante farinton inter la fremdlandanoj.

Kansas City (epizodo 10 - 1981)[redakti | redakti fonton]

Josef Tamek, nomite Jimmy, estas membro en speedway-klubo ekde kelkaj jaroj. Malgraŭ malsukcesoj li investas multe en tiun ĉi sporto, multe da mono kaj da tempo. Li ne rimarkas la fiaskon de la geedzo kun Herma. Ŝi forlasas lin kaj transloĝiĝas al Herbert Maroltinger, la sukcesa speedway-ĉampiono. Kiam Maroltinger mortas dum konkurso en mistera maniero Jimmy memkompreneble iĝas la plej suspekta persono.

Entführung (epizodo 11 - 1981)[redakti | redakti fonton]

Robert Weller (Stefan Weber), kantisto de la konata muzikbando Drahdiwaberl (kiu ne plu modas) forrabatas. La krimuloj postulas elaĉetan monsumon, 2 milionojn da ŝilingoj. Dum la monotransdono la policistoj superruzatas. Weller liberigatas kaj, kia surprizo!, tuj denove modas. Kottan interesiĝas pri la forrabo, estante mem hobia kantisto en la Kottan-kapelo.

Hausbesuche (epizodo 12 - 1981)[redakti | redakti fonton]

Peter Bertalan estas posedanto de aŭtoriparejo. Edziĝinte, li havas koramikinon por kiu li luprenis apartementon. Post kiam ŝi forlasis lin post multaj jaroj li ebriiĝis kaj mendas hetajron. Tuj post ties forlaso oni sonorigas denove ĉe la pordo. Malferminte ĝin, Bertalan mortpafatas de nekonata persono. Kottan enketadas en mondo de pli altrangruloj, almenaŭ laŭ lia opinio je la komenco.

Fühlt wie du (epizodo 13 - 1981)[redakti | redakti fonton]

La aŭstra ĉefurbo Vieno maltrankviliĝas pro serio da laŭŝajne neinterligitaj krimoj. Katposedantino, trotkonkursanto kaj fiŝkaptisto mistere mortis. Tre malfrue Kottan komprenas ke temas pri venĝo de furia bestoprotektanto. Intertempe la murdoj daŭrigas.

Genie und Zufall (epizodo 14 - 1982)[redakti | redakti fonton]

Oni mortigas ludkampzorganton de tenisklubo. Oni lernas ke li iam apartenis al bando specialiĝinta je komercado per armiloj. Post longa anonimeco li denove estis devigita komercadi. Enketoj gvidas onin je la spuroj de la la t.n. duonmonda imperiestro Rudolf Wasservogel.

Die Enten des Präsidenten (epizodo 15 - 1982)[redakti | redakti fonton]

Veturante surstrate du viroj ekbatalas. Unue unu baras la vojon al la alia kaj iĝas alterna rampuŝado. Post la difekto de la veturiloj la kverelo kontinuigas per bataj atakoj duelaj. Restas unu mortinta. Majoro Kottan transprenas la eketadon. Agacas lin ankaŭ la karieraj planoj de sia edzo Ilse kiel kantistino.

Smokey und Baby und Bär (epizodo 16 - 1982)[redakti | redakti fonton]

Elvira, amikino de Kottan, timas sian iaman prostituiston ĵus liberigitan el prizono. Kottan ludas la rolon de ŝia protektanto. Krome li ricevas videobendon kiu montras virinon murdatan. La vivo de Kottan minacatas kaj multaj atencoj je liaj vivo nesukcesas.

Mein Hobby: Mord (epizodo 17 - 1983)[redakti | redakti fonton]

De longe estas malaperintaj virinoj kiuj respondis je gazetanoncoj kontaktaj. Kottan opinias ke ili estas mortigitaj. Li petas sian edzinon Ilse publikigi propran gazetanoncon por allogi la murdinton. Krome Kottan estas maldungita kiel policisto.

Der Kaiser schickt Soldaten aus (epizodo 18 - 1983)[redakti | redakti fonton]

La suspendita policisto Kottan provas esti detektivo. En lia unua kazo la klientulo mem mortas. Kottan rapide havas suspektendan personon - la duonmondan imperiestron Wasservogel! Liaj eksaj kolegoj kaj la policprezidanto tamen ne kredis liajn supozojn. La kazo iĝas tre komplika.

Mabuse kehrt zurück (epizodo 19 - 1983)[redakti | redakti fonton]

Pluraj politikistoj malaperas kaj re-aperas post kelka tempo. Ili ĉiuj ekaspektas strange post la re-apero. Policprezidanto Pilch petas la helpon de Kottan. Sed Kottan ne volas kaj rifuzas.

Ne filmigitaj epizodoj (20-25)[redakti | redakti fonton]

Fakte estis ekde 1983/84 preparoj filmigi la sekvotajn epizodojn kies scenaroj jam estis finskribitaj. Sed malmulte antaŭ la komenco de la filmigado la tiama generalintendanto de ORF decidis ke tio ne okazu. Tio ŝokis la reĝisoron kiel ankaŭ la scenariston. La scenaroj de 6 malkonataj epizodoj troviĝas ĝis hodiaŭ en la arkivoj de la familioj Zenker kaj Patzak. La titoloj estus estintaj: Ein Fest für Heribert, Burli, Ping Pong, Kein Fall für Kottan, Bruch mit Folgen, Mord 1927. Ankaŭ koncerne la intrigon la tuto bone finus per la 25-a epizodo. Pro ties nefarado la epizodo 19 restis la lasta sen kontentiga intrigosolvo.

En 1988 elsenditis ankoraŭ du 45 minutojn longaj televidrevuoj kun la titoloj Kottans Kapelle kaj Mehr aus Kottans Kapelle.

Fonoj[redakti | redakti fonton]

La serion karakterizas multaj ripetitaj ŝercoj! En pluraj epizodoj alia trafikpartoprenanto forte puŝiĝas kontraŭ la ĵus malfermita aŭtopordo de la policistoj. Kiam Kottan adresatas kiel Inspektor li aŭtomate reciprokas per Inspektor gibt's kaan! (tradukite: La titolo Inspektor ne ekszistas tie ĉi!) pro ke li havas la rangon de majoro kaj fakte ne ekzistas la rango Inspektor ĉe la aŭstra kaŝpolicana korpuso. Sed por neiniciataj civitanoj tute normalas nomi ĉiun policanon Inspektor.

Plurfoje aperas Harry Lime la malpliaĝa, viro blanke vestita vivante sub la tero en la viena kanala reto. Harry Lime estis la ĉefrolo de la filmo The Third Man. La samtitola romano legatas de la edzino de Kottan - vortludo: ĉar la tria aktoro de la Kottan-rolo estas la tria edzo de s-ino Ilse Kottan.

La patrino de Kottan ankaŭ ne estas kutima persono maljunaĝa. Ŝi tre interesiĝas pri krimoj. Ŝi kolektas erarojn faritajn de policistoj pensante ke la libro nepranta en ĉiu loĝejo ne estu la Biblio sed la volumo La plej grandaj krimoj de la homaro.

Ĉe la deliktlokoj aŭ kiel asistanto ofte aperas la idiota policisto Schreyvogel (ludite de Franz Suhrada; en pli fruaj epizodoj li nomiĝis ankoraŭ Dworschak). La krimulegoj Horak (Ernst Konarek) kaj Rudolf Wasservogel (Leon Askin) provas plurfoje murdi Kottan, sed vane.

Realaj aŭstraj amaskomunikiloj ne aperas. La televidan programon prezentas surekrane Chris Lohner kiu fakte laboris kiel parolistino ĉe ORF. Ŝi de tempo al tempo komentas la programon, direktas parolon al la spektantoj kaj faras absurdajn-gajajn anonocojn. Ekzemple ŝi anoncas (epizodo nr 3) ke ekranperturboj fariĝos ripetfoje pro la eksplicita deziro de multaj televidspektantoj. Alia ekzemplo: malfruvespere ŝi vekas la jam ekdormetintojn per fingra frapado ĉe la ekrano invitante al sekvonta rekta transsendo el la pariza bohemiteatro Crazy Horse. Tuj poste ŝi diras al la vekitaj viroj ke tio ne veras.

En epizodo nr 2 Kottan aĉetas ankoraŭ ekzempleron de la sensacia ĵurnalo Kronenzeitung, kiu jes ja ekzistas estante la ĵurnalo kun la longe plej alta eldonkvanto en Aŭstrio. Poste ĝin anstataŭos la t.n. Österreichische Einheitszeitung - Unuforma Ĵurnalo Aŭstria (mallongigo de la fikcia ĵurnalo: ÖEZ). En epizodo nr 3 Schremser legas grekan gazeton. Samepizode li legas ankaŭ - kiel en la epizodo nr 4 - araban gazeton, Kottan la rusan Pravda. Al la spektantaro ili eksplikas ke tio faratas por eviti iun ajn reklamon por loka gazeto.

La kottanoj nr 2+3 (Buchrieser, Resetarits) ofte spektas pli fruajn epizodojn kaj kritikas la netolereblan maniero per kiu la polico primoke prezentatas aŭ ili telefone alvokas la programfarintojn. Fono estas ke dum la unuaj epizodoj, kiam la karaktero satire troigita ankoraŭ ne tiom klaris, estis multaj tiaj reagoj fare de la televidspektantoj.

En la epizodo nr 10, kiu videblis ankaŭ en la germana televido, aperis sube sur la ekrano kurantaj literoj tekstantaj: NIfoj nekonataj alteriĝis proksime de Duisburg; sekvos speciala elsendo rekte post la krimfilmo. Ĝi estis nur ŝerco kaj aludo al la verko La milito de la mondoj de Herbert Wells. Oni elektis la urbon Duisburg pro la populara germana polica televidkomisaro Horst Schimanski kies kazoj pasas en Duisburg. Sekvis la dissendon sur la germana televidkanalo ZDF vere novaĵoj. Kiam ne estis iu anonco pri laŭdiraj nifoj multaj spektantoj telefonis al la kanalo kaj eĉ lamigis la telefonreton. La ZDF-anoj plendis pri tia fia ŝerco el Vieno, kaj la vienanoj devis pardonpeti.

En Germanlando la serio spekteblis unue sur la triaj landaj kanaloj, poste sur ZDF. En la 1990-aj jaroj kelkaj epizodoj estas ankaŭ ĉe RTL 2 kaj ProSieben.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dieter Gölsdorf: Kottan Mania. Ein Führer durch den Wahnsinn der Kultserie „Kottan ermittelt“ von Peter Patzak und Helmut Zenker. Panama Publications, Frankfurt am Main 2007, ISBN 3-936732-05-1.
  • Helmut Zenker: Kottan ermittelt - Hartlgasse 16a. Der Drehbuchverlag 2006, ISBN 3-90247111-5.
  • Helmut Zenker: Kottan ermittelt - Der Geburtstag. Der Drehbuchverlag 2006, ISBN 3-90247112-3.
  • Helmut Zenker: Kottan ermittelt - Wien Mitte. Der Drehbuchverlag 2006, ISBN 3-90247113-1.
  • Helmut Zenker: Kottan ermittelt - Schussgefahr. Der Drehbuchverlag 2006, ISBN 3-90247116-6.
  • Margit und Helmut Zenker: Kottan ermittelt – Nachtruhe. Heyne, München 1988, ISBN 3-453-02693-4.
  • Helmut Zenker: Kottan ermittelt – Geschichten aus dem Wienerwald. Piper, München 1988, ISBN 3-492-15540-5.

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ informoj en la 3-a de februaro 2007 ĉe Österreich 1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo. Arkivigite je 2014-10-27 per la retarkivo Wayback Machine