Saltu al enhavo

Südwestfunk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Südwestfunk
German public state broadcaster (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Dum 1946 - 1998
Sekvanto Südwestrundfunk
Jura formo institucio de publika juro
Sidejo Baden-Baden
Lando Germanio
vdr

La radiostacio Südwestfunk (SWF) estis ekde 1946 ĝis 1998 la federacilanda radiostacio kaj televida stacio de la landoj Rejnlando-Palatinato same kiel de la suda Baden-Virtembergo. La ekzakta limo al la elsendoregiono de la Süddeutscher Rundfunk (SDR) en Baden-Virtembergo pasis laŭlonge de la iama limlinio de la landoj Baden kaj Virtembergo-Hohenzollern sude de Virtembergo-Baden en la nordo de la lando.

Ĉefa sidejo de Südwestfunk estis Baden-Baden, landaj studioj troviĝis en Freiburg, Tübingen kaj Majenco. Tutlande la radiostacio kunlaboris kun similaj aliregionaj ŝtataj radiaj kaj televidaj stacio en tegmenta institucio nomata ARD. En 1998 SWF kunfandiĝis kun la Süddeutscher Rundfunk al la nova Südwestrundfunk (SWR).