Gerhard Rühm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerhard Rühm
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1930 (1930-02-12) (94-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno vd
Profesio
Okupo komponistoverkisto • universitata instruisto • muzikisto • poeto • vidartisto • pianistopolitikisto vd
Laborkampo muziko • kreiva kaj profesia verkado • piano performance • vidigaj artojpolitikopoezio vd
Aktiva en HamburgoKolonjo vd
Aktiva dum 1959– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerhard RÜHM [GERhard RIM] estas aŭstra verkisto kaj komponisto. Li naskiĝis je la 12-a de februaro 1930 en Vieno. Li studis la fakojn komponadon kaj pianon en Vieno. Ekde la komenco de la 50-aj jaroj li okupiĝis pri sonopoemoj, parol-tekstoj, vidadrilata poezio, fotomuntaĵo kaj kaligramoj. Kun Friedrich Achleitner, H. C. Artmann, Konrad Bayer und Oswald Wiener Rühm estis kunfondinto de la "Viena Grupo", kuniĝo de aŭstraj verkistoj. Stimulintoj de lia arto estis interalie August Stramm, Kurt Schwitters kaj Gertrude Stein. Parto de lia laboraĵo montras juntojn kun la Konceptarto, ekz. la ekstremkurtaj sonaĵoj. Lia verko estas honorita per multaj dekoracioj.

En 2008 Gerhard Rühm verkis por trapasejo en la viena muzeo MuseumsQuartier la sono-instalaĵon Paradiesische Passage (Paradiza Trapasejo) kun tekstoj en Esperanto (radio versio aŭdebla rekte).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]