Kaligramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kaligramo estas teksto, foje eĉ simpla vorto aŭ frazo, kutime en poezio en kiu oni uzas laŭvole la bildan aŭ desegnan disponigon de la literoj, la vortoj, la tipografio aŭ la kaligrafio por klopodi respeguli aŭ helpi iamaniere la signifon de la poemo.

Fama avangarda poeto franca Guillaume Apollinaire estis la plej konata kreinto de kaligramoj, ekmodiginte ilin komence de la 20a jarcento, nome en la epoko inter la du mondaj militoj.

Krome estas multaj ekzemploj de kaligramoj en tre diversaj antikvaj kulturoj, kiel la hinda, la helengreka aŭ la bizanca. Oni ne forgesu la gravecon de la kaligrafio en la islama arto kaj ankaŭ en la poezio.

La hispana literaturo povas kalkuli inter siaj verkistoj kelkajn aŭtorojn de kaligramoj, inter aliaj, la meksikia Juan José Tablada, la kuba Guillermo Cabrera Infante aŭ la katalunaj Joan Salvat-Papasseit kaj Joan Brossa. Tamen la plej influa aŭtoro de kaligramoj estis Guillermo de Torre ankaŭ teoriisto kaj kritikisto de la avangardaj verkistoj kaj unu el la plej viglaj avangardaj agantoj en la epoko antaŭa de la intercivitana milito. Pro tio oni povus diri, ke la vivo de kaligramo pli-malpli estas ligata al la viglo de la avangardaj epokoj, inter la du mondaj militoj en Eŭropo, antaŭ 1939 en Hispanio.